Datum-scienco

(Alidirektita el Datuma scienco)

Datum-scienco (angle data science) estas interfaka areo dediĉita al la studo kaj analizo de ekonomiaj, financaj kaj sociaj datumoj, strukturitaj kaj nestrukturitaj, celante ĉerpi sciaron, detekti normojn kaj/aŭ akiri komprenojn por eblaj decidadoj. Datuma scienco kiel fako ekzistas ekde antaŭ 30 jaroj, sed ĝi akiris pli da eminenteco en la lastaj jaroj pro faktoroj kiel la apero kaj popularigado de grandaj datumbazoj kaj la disvolviĝo de areoj kiel maŝina lernado. Datumsciencistoj povas labori en la privata sektoro, ekzemple, transformante grandajn kvantojn da krudaj datumoj en komercajn informojn, helpante entreprenojn en decidado por atingi pli bonajn rezultojn aŭ en universitato kaj en la tria sektoro kiel interfakaj kvantaj esploristoj.

Ĉefaj programlingvoj uzataj redakti

  • R (programlingvo)
  • Julia (programlingvo)
  • Python (programlingvo)
  • SQL (Strukturita Datumbaza Skemo)
  • MongoDB (Senstruktura Datumbaza Normo)