de blazono
de blazono, pollingve herbu, estas esprimo trovebla en la nomoj de polaj nobeloj. Ĝi rilatas al la fakto, ke en la pola nobelaro pluraj, foje multaj familioj dividis unu blazonon[1] (rody herbowe = blazonaj familioj). Tial nobelo havis familian nomon kaj aldone indikis sian blazonon.
Foje polaj nobeloj transformis siajn blazonajn nomojn metante dividstrekon aŭ la francan prepozicion "de" anstataŭ "herbu". Kelkaj lingvoj tradukas la esprimon per "el la klano".
Ekzemploj estas:
- Juliusz Małachowski de blazono Nałęcz
- Jan la 3-a Sobieski de blazono Janina
- Mikaelo Korybut Wiśniowiecki de blazono Korybut
- Stanisław Żółkiewski de blazono Lubiĉ
Notoj
redakti- ↑ El la angla vikipedio, 2013-03-16