Denis Eckert
franca geografo kaj esperantisto
Denis Eckert estas denaske franca geografo kaj esperantisto. Li doktoriĝis pri geografio en 1992 kadre de la universitato Panteono-Sorbono. Poste li laboris pri la transformoj de la postsovetia spaco (unuavice de Rusio kaj Ukrainio), kaj pri la tutmonda cirkulado de sciencaj konoj. Li estis gastprofesoro en la universitato de Leipzig kaj la universitato de Montrealo. Ekde 2019, li esploras la tutmondan disvastiĝon de Esperanto inter la jaroj 1887 kaj 1914.[1]
Denis Eckert | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | franca • Esperanto • germana • angla |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato scienca kafejo per prelego La unuaj manlibroj kaj vortaroj de la Esperanto-movado (1887-1892) kaj iliaj aŭtoroj.