Dezipa pantalono
Dezipa pantalono estas pantalono, ĉe kiu la krurumoj (plejofte en la mezo) estas ligataj per zipoj. Tiel oni povas varii la longon. Ekzistas ankaŭ tipoj kun po krurumo du zipoj, tiel oni povas elekti la longon inter 1/1, 3/4 kaj 1/2. Aldone la dezipeblaj krurumoj povas havi zipon en laŭlonga direkto por plifacila sur- kaj demeto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Dezipa pantalono Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine