Dhagpo Kagju Ling
Dhagpo Kagju Ling estas tibetbudhisma centro el la skolo Kagju lokiĝanta en Saint-Léon-sur-Vézère, Dordogne, Francio. Ĝia nomo signifas "Ejo de transdono de instruaĵoj". Ĝi kunigas bibliotekon, universitaton, centron de spirita retiriĝo kaj monaĥan ermitejon.
Fondita en 1977 sur tereno donacita al tibetbudhistaj reprezentoj en 1974, ĝi estis destinita de la 16-a Karmapa Rangjung Rigpe Dorje por iĝi la kerno de la eŭropa kagju-a reto de la klerigado pri la Darmo.
Krom la 4 eroj supre-menciitaj, la centro nuntempe enhavas instituton pri praktikaj klerigadoj kaj konstruatan pormeditan ĝardenon.
Dhagpo Kagju Ling | |
---|---|
Bikŝuejo | |
Loko: | Saint-Léon-sur-Vézère Francio |
Skolo: | Kagju |
Jaro de fondado: | 1977 |
Fondinto: | Rangjung Rigpe Dorje |
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo: https://www.dhagpo.org/fr/index.php Arkivigite je 2020-08-15 per la retarkivo Wayback Machine