Dieldrino

kemia kombinaĵo

Dieldrino estas klorizita hidrokarbono, originale produktita kiel insekticido. La kemia formulo de dieldrino estas C12H8Cl6O. La molekulo havas ringan strukturon bazitan je naftalino.

Struktura formulo de dieldrino

Dieldrino strikte rilatas al aldrino, kiu disiĝas mem al formo de dieldrino.

Originale ĝi estis evoluigita en la 1940-aj jaroj kiel alternativo al DDT.

Ĝi estas ekstreme rezista kemiaĵo kaj malkombiniĝas en la biosferon nur post tre longa tempo. Ĝi povas akumuliĝi tra la nutroĉeno. Ĝi pruviĝis venena por animaloj.