Digambaroj

religia grupo de plejparte monaĥoj, apartenanta al ĝajnismo
(Alidirektita el Digambaro)

Digambaro (Sanskrito, m., दिगम्बर, digambara, traduko: "vestata en aero aŭ en la ĉielo aŭ en la Mondo") estas ano de religia grupo de plejparte monaĥoj, apartenanta al ĝajnismo.

Badami - kaverno 4, nefinita murskulptaĵo de la ĝajna Tirtankaro Bahubali aŭ Gomateshvara. Ambaŭflanke de la ĉefa karaktero alproksimiĝe rekoneblas servistinoj kun muŝ-vostoj; ilia simbola enhavo, en ĉi tiu kazo, estas pli ol simplaj suverenecaj simboloj. Tio estas la idealo de ĝajnismo, ĉefe de Digambaroj.

Vivo redakti

Anoj de la Digambara sekto interpretas la ordonojn de ĝajnismo pli strikte ol la Ŝvetambaroj, kiuj ankaŭ estas devotaj ĝajnoj. Digambaroj estas pli striktaj asketoj kaj subtenas nelimigitan ekzisto-rajton por ĉia vivaĵo. Ili sekve praktikas ne-perforton (ahimsa) tre konsekvence kaj provas eviti akcidentan mortigon aŭ vundon kontraŭ aliaj animaloj, eĉ kontraŭ insektoj. Tion ĉi ili faras nemovante, portante buŝ-protektilon kaj/aŭ vostojn, kiuj − antaŭ suriro − balaas la teron aŭ la plankon.

Digambaroj ne partoprenas en la profesia kaj komerca vivo kaj malakceptas materiajn posedojn. Ili vivas parte aŭ tute nude; tial la nomo Digambara – "aero-vestita".

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Walther Schubring: Worte Mahaviras. Kritische Übersetzung aus dem Kanon der Jaina. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1926. (Hrsg. Religionsgeschichtliche Kommission bei der Gesellschaft der Wissenschaft zu Göttingen, Quellen der Religionsgeschichte Gruppe 7, Band 14)
  • Heinrich Zimmer: Philosophie und Religion Indiens. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1973, ISBN 3-518-27626-3.
  • Helmuth von Glasenapp: Der Jainismus. Eine indische Erlösungsreligion. Olms, Hildesheim 1984, ISBN 3-487-00628-6 (Suhrkamp Taschenbuch, Wissenschaft; 26).
  • Franz Bätz: Heilige Berge, Tempelstädte und Asketen. Der Jainismus – eine lebendige Kultur Indiens. Weishaupt, Wolfsberg 1997, ISBN 3-7059-0049-8.
  • Adelheid Mette: Die Erlösungslehre der Jaina: Legenden, Parabeln, Erzählungen. Verlag der Weltreligionen, Berlin 2010, ISBN 978-3-458-70023-4.

Eksteraj ligiloj redakti