Dinamika ekvilibro

Dinamika ekvilibro estas ekvilibro de kelkaj konkurantaj procezoj. Ĉi tio ofte estadas en fiziko kaj kemio.

Ekzemplo el kemio. Estas du miksitaj substancoj, A kaj B (konkretan ekzemplon vidu ĉe duonpeza akvo).

Substanco A kontinue traformiĝas en substancon B kaj samtempe substanco B kontinue traformiĝas en substancon A. Rapidecoj de la traformiĝoj dependas de kvantoj da haveblaj substancoj en ĉiu momento.

Se substanco A estas en pli granda kvanto, ĝi ĝenerale pli rapide traformiĝas. Ankaŭ la samo estas pri B.

  • MA - maso da substanco A;
  • MH - tuta havebla maso da la substancoj;
  • RA - rapideco de traformiĝo de substanco A en substancon B, maso en unuo da tempo;
  • RB - rapideco de traformiĝo de substanco B en substancon A, maso en unuo da tempo.

Se la tuta maso estas konstanta, do maso da substanco B MB = MH - MA .

Videblas, ke kiam MA = MAE rapidecoj de traformiĝoj en ambaŭ direktoj estas la samaj kaj la sistemo estas stabila.

MAE estas ekvilibra maso da substanco A.

Ekvilibra maso da substanco B MBE = MH - MAE .