Ĉu ĉio ĉi ne devus troviĝi sub la kapvorto "ĉato"?!ű

En kiu lingvo sonas tiu kiel ĉat'? tio memorigas min pri la angla chat (ĉet). Narvalo 15:53, 29. Nov 2007 (UTC)

Malgraŭ la iom stranga sono, "ĉato" ja estas delonge akceptita nomo de tiu arbusto en Esperanto. Kaj "ĥato" estas speco de pajlokovrita domo. Hoss 07:40, 19 Dec 2011 (UTC)

PIV uzas "ĉato": [1] "G. (Catha el celastracoj) de nur unu sp. (C. edulis) de arbo, hejma de SU Arabio ĝis S Afriko, kultivata (kiel trunkarbusto aŭ arbeto) en Etiopio, Somalio, Jemeno k.a. por folioj entenantaj stimulan alkaloidon, maĉataj freŝaj, pasintece uzataj por trinkaĵo analoga al teo." Laŭ PIV, "ĥato" estas [2] "Vilaĝa, pajlokovrita domo" (modifaĵo de la angla hut?), ne speco de arbo. La araba ‘قات’ uzas la [q]-sonon, similan al la esperanta ‘k’ [k] aŭ ‘ĥ’ [x]; sed la amharo (etiopia lingvo) ‘ጫት’ uzas la [tʃ]-sonon, similan al la esperanta ‘ĉ’ [tʃ]. Mi ŝanĝos la titolon al la PIVa (kaj "amhara") vorto. Hyungrokkim (diskuto) 06:15, 15 Apr. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ĉato".