Diskuto:Ĉeburaŝko

Saluton Skribunto, vi ĵus nuligis jenajn redaktetojn de mi:

  • En Vikipedio titoloj de sekcio komenciĝas per majusklo, do "Komenca agado", ne "komenca agado", kiel vi "(mis-)korektis".
  • En Vikipedio tekstoj sub bildoj komenciĝas per majusklo, do "Krokodilo", ne "krokodilo", kiel vi "(mis-)korektis".
  • Pluŝ-urso kutime (kaj certe en nefikcia sobra verko kiel enciklopedio) estas "ĝi", ne "li", kiel vi "(mis-)korektis".
  • "en Sovetunio kaj landoj ties devenintaj", kiel vi "(mis-)korektis", estas malĝusta Esperanto.
  • vi opinias necese klarigi per piednoto "pluŝurseteska= pluŝ'urs'et'esk'a", sed forigas la streketon en "pluŝ-urseteska".

Al mi ne gravas, sed iom strange via konduto laŭ mi ja estas. Nu, ju malpli facile legebla via artikolo estas pro bazaj lingvaj eraroj, des malpli da homoj legos ĝin. Se jam lingvaĵo kaj ekstera formo estas nefidindaj, kial fidi la enhavon? Oni ja ĉiam povas ŝalti kaj salti al pli klara (kaj pli fidinda?) lingvo-versio. Kun amikaj salutoj Helga


Saluton Helga,

  • Kial en esperanta Vikipedio sekcititoloj kaj subbildaj tekstoj necesus skribati kun majusklo? Ili ja aligrafike distingeblas! Laŭ mi, tiu malnoveca kutimo el aliaj lingvoj superfluas en Esperanto.
Laŭ mi estas pli grava sekvi komunan kaj ĝeneralan modelon de Vikipedio pri majuskloj anstataŭ insisti pri personaj preferoj aŭ kapricoj. Vikipedio ne estu ludejo de lingvo-reformemuloj. Nek estas vikipedia stilo "Jen esperanta paĝo pri ĝi!", sed sobre io kiel "Retejo pri Ĉeburaŝko kun resumo de la rakonto kaj fotoj" aŭ simile. Bedaŭrinde, ke vi makulas vian belan artikolon per via lingva obstino. Mi ĝojas, ke ni konsentas pri iu aliaj detaletoj. Fartu bone, amike Helga
  • Mia artikolo ne traktas realan zoologion sed elpensitan kvazaŭpersonon home agantan je objektoj aŭ personoj. Ĉi-kaze ĝi-o ne oportunas, ĉar fojfoje ne tuj kompreneblus, al kio aŭ kiu ĝi rilatas. La uzo de "li" por Ĉeburaŝko do ne nur legitimas stile sed ankaŭ evitas konfuzon. Ekzemple: "Ĉeburaŝko estas leganta libron. Krokodilo ĝin vidas ..." - la krokodilo vidas ĉu la libron aŭ ĉu Ĉeburaŝkon? Cetere, ke Ĉeburaŝko estas li kaj ne ŝi scieblas el la rusa originalo. Do ne "ĝi" sed "li"!
  • "en Sovetunio kaj landoj ties devenintaj" ne estas malĝusta Esperanto sed "en Sovetunio kaj landoj ekestintaj de ĝi" fakte pli bona.
  • Streketo en "pluŝ-urseteska" fakte preferindas al piednoto.

Fine direndas, ke ne decas formuli kritikon de problemetoj kiel la ĉi-supraj en tiel akra tono kvazaŭ tute kondamnante ne tute kondamnindan artikolon verkitan pli zorge ol multaj aliaj - esperantaj aŭ alilingvaj. Amike - Skribunto

Ĉu li aŭ ŝi? redakti

saluton Чебурашка - ĉu vi estas vira aŭ ina urseto? Ĉu la "a" finaĵo en la rusa nomo ne indikas inan nomon? pardonu mian mizeran scipovon de la rusa --Dominik 19:38, 27. Nov 2008 (UTC)

Ĉeburaŝko estas virbesteto. Lia sekso ne temiĝas en la agado sed evidentiĝas dank al lingvaj indikoj. La rusa finaĵo -шка fakte tipas por gramatike in-genraj diminutivoj, sed formas ankaŭ diminutivojn ne signifikantajn inojn. Ĵus prenite el la kesto da oranĝoj, Ĉeburaŝko ne povis sidi sed ruliĝis planken, do la miranta vendejestro, ne konante la bestspecion, decidis nomi lin Чебурашка - "ruliĝante falema aĵeto". --- Amike - Skribunto
Multan dankon pro la klarigo --Dominik 09:34, 30. Nov 2008 (UTC)


Li estas por viroj, ŝi por virinoj kaj por ĉio cetera estas ĝi. Ĉeburaŝko do estas ĝi. Kerio 20:04, 27. Nov 2008 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke Kerio pravas. Krome pluŝbestoj ne havas sekson. Kore --Tlustulimu 20:13, 27. Nov 2008 (UTC)
Ĉeburaŝko ne estas pluŝbesto sed pluŝ-urseteska besto. Ambaŭ povus havi sekson! -- Skribunto
Saluton, Skribunto. Dankon pro la atentigo. Do, se la besteto estas pluŝuresteska, ĝi ja povas havi sekson. Kore --Tlustulimu 17:39, 30. Nov 2008 (UTC)

Ĝi-o sen diferencigo? redakti

Geĝiistoj, ne pensu, ke vi jam scias ĉion! En Esperanto al nehoma kreaĵo kapabla esprimi sin parole oni rilatas per li, se ĝi estas vira, ŝi, se ĝi estas ina, ĝi, se ĝi ne havas sekson aŭ se ĝia sekso nekonatas. Tiu ĉi regulo, ignorata de subnivelistoj, ne estas poeta kaprico, kiel pensas obstinaj pedantoj, sed malhelpas konfuzantan ĝiozon. La regulo de Kerio ŝajne aspiras simplecon sed fakte malfaciligus la komprenon. Do bonvolu lasi novan vikipediiston lingve sciantan iom pli ol vi skribi altnivelan Esperanton! Ni konsultu la AdE-on aŭ alian aŭtoritaton? --- Skribunto 8:10 30a de novembro 2008

Huh, vi estas tre nervoza! Mi konsultis PIV-on, vi eble pravas. Kial vi ne kreas la propran vikipediistan paĝon? Tiam la komunumo eble havus pli fidindecon al vi. Narvalo 10:28, 30. Nov 2008 (UTC)
Mi intencas fari tion sed bedaŭrinde ne havos multe da tempo la venontajn semajnojn. -- Skribunto
Ĉe bestoj oni kutime uzas ĝi, sed ekzistas esceptoj. En fabeloj aŭ fabloj eblas uzi antaŭ ili li aŭ ŝi. Se ni bezonas distingi sekson inter besto, ni uzas vorteton vir- aŭ -ino. Virkato renkontis katinon kaj li diris al ŝi... Poste eblas uzi ankaŭ ĉe bestoj li aŭ ŝi. Sed tio devas esti klara laŭ kunteksto, kiu rakontas okazintaĵon. Sed mi timas, ke via paĝo ne estas fabelo aŭ fablo, do ni prefere restos ĉe tiu ĝi. Kerio 11:42, 30. Nov 2008 (UTC)
Kerio, via pli supra dogmo estis pli klara! Do en fabelo Ĉeburaŝko povas esti li, sed en informfonto la "li" ne indiku, kia estas la besto: personeska, vira, kapabla interparoli - sed tre verŝajne nereala! -- Skribunto
Reiri al la paĝo "Ĉeburaŝko".