Diskuto:Ĉu vi volas danci?

Karaj, bonvolu ne enmeti kantotekstojn kiel tiun ĉi! Unue ne klaras, ĉu ni havas la kopirajton, kaj eĉ se la aŭtoro donus al ni la rajton, publikigi sian tekston, ĝi ne estas taŭga enhavo por enciklopedio (kiu ne estas kantlibro). Prefere skribu ion pri la kanto, kiam ĝi estiĝis, kiu ĝin kantas, sur kiu sondisko ĝi troviĝas ktp. Ĉu tio eblas? Alikaze mi proponas forigi la artikolon. Amike, --Unukorno 10:22, 27. Apr 2004 (UTC)

Kompletaj tekstoj estas bonvenaj en Vikifontoj (kompreneble respektante regulojn de kopirajto). Sed pri teksteroj ... mi ne vidas lokon en la vikiprojektoj, krom citaĵo interne de priskriba artikolo. Tiu ja estas ankoraŭ verkenda Arno Lagrange  14:16, 27. Apr 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ĉu vi volas danci?".