Diskuto:Ĝajnismo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Osteologia in topic Ĝajn(ism)o aŭ Ĝain(ism)o?

Ĝajn(ism)o aŭ Ĝain(ism)o? redakti

La PIV kaj la NPIV preferas la formon "ĝain(ism)o": [1]

ĝaino Ano de la ĝainismo.
ĝainismo Hinda religio […]

La Reta Vortaro diras ke: [2]

ĝajno Ano de ĝajnismo: [citaĵo el blogo [3] ] Rim.: Alia esperantigo: ĝaino PIV1.
ĝajnismo Hinda religio […] [ĉitaĵo el tiu Vikipedia artikolo mem!] Rim.: Alia esperantigo: ĝainismo PIV1.

La originala hindustanlingva/sanskrita nomo de tiaspeca religiano estas

जैन jain(a) /ɟɛːn/ laŭ la hindustana, /ɟəinə/ laŭ sanskrito,

kie la unua vokalo estas monoftonga laŭ la hindustana prononco, sed diftonga laŭ la sanskrita prononco. (Vd ekz. la anglalingvan artikolon en:Hindustani phonology) Osteologia (diskuto) 04:05, 14 nov. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĝajnismo".