Diskuto:Aŭtomobilmarko

Ĉu ne estas pli konvena nomo por tiu ĉi paĝo Aŭtomobilaj modeloj? Aŭtomobilmarkoj ŝajnas al mi tiaj markoj, sub kiuj la aŭtoj estas registritaj en registroj. Petro 14. Maj 2006 14:17 (UTC)


Marko aperas en min. 6 lingvoj. Modelo estas modelo. Narvalo 09:03, 15. Maj 2006 (UTC)

Marko estas speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin. Aŭtomobilmarkoj povas esti ankaŭ (aŭ eble nur) ladaj markoj antaŭe kaj malantaŭe sur aŭtoj meze inter la radoj, de malproksime videblaj, por ekkoni, en kia distrikto aŭ regiono aŭto estas registrita en konkreta lando (enlandaj) kaj en internacia trafiko. Tio estas mia opinio. Sed se vi trovos pli ĝustan vorton anstataŭ modelo, trankvile vi povas korekti min.

legu sube pri varomarko. Marko ne signifas nur simbolon de io. Narvalo 09:24, 15. Maj 2006 (UTC)

Kiel oni poste nomas ekz. armilojn, kie estas uzita modelo kiel jaro de la unua fabrikigo? Mitralo modelo 26? Soldata vesto modelo 68? Petro 15. Maj 2006 09:17 (UTC)

Volkswagen estas marko kaj (Volkswagen) Passat estas modelo. (de:Volkswagen) Narvalo 09:24, 15. Maj 2006 (UTC)

Varomarko (kvalitmarko, fabrikmarko) estas nocio kunligita al nomo, logoo de markartiklo. Ĝi simbolas ĉiun informon ligitan al la produktaĵo aŭ servo.

La varomarko ĝenerale entenas nomon, logoon kaj aliajn videblajn elementojn kiel bildon (simbolojn), literojn, kolorskemojn.

Reiri al la paĝo "Aŭtomobilmarko".