"vrnj"? Kia sonkombino! Iel sonas kiel ina karesnomo... Ĉu ne endas ŝanĝi ĝin al io pli esperanteca, ekzenple "Aŭvernio"? Bab 12:35, 3. Dec 2004 (UTC)

pli esperanteca Aŭvernio? Kial pli esperanteca?

  1. Ĉar sonkombino "vrnj" estas fremda al Esperanto. Se vi havas alian ekzemplon, donu! Ne ĉiuj sonsinsekvoj akcepteblas en nia lingvo.
  2. Ĉar "-io" estas tipa finaĵo por geografiaĵoj, dum "-jo" estas ege malofta: Prusio, Kartvelio, Varsovio, Akvitanio ktp. Bab 14:00, 6. Dec 2004 (UTC)

Se vi tiel pensas, mi ne grumblas --> Ĉu mbl estas esperanteca?:)

Nu, eble se vi grumbljus ĝi ne estus... Bab 14:25, 6. Dec 2004 (UTC)



Mi vidas ke "Aŭvernjo" troviĝas en PIV. Do mi cedas... :-( Bab 13:01, 8. Dec 2004 (UTC)

Mi Vikipediisto:Razilklingo :)) Ĉu vi estas kredanto je la Esperanta Biblio?
Nu, eble jes... Eble mi ne tiom fidu al PIV... Mi daŭre ne ŝatas tiun -rnj-! Bab 12:52, 9. Dec 2004 (UTC)
Mi ankaŭ ne ŝatas tion... Almenaŭ la adjektiva devus esti "aŭvernja" anstataŭ "aŭverna", kiel oni vidas en la (nuna) artikolo (kaj la regionanoj devus nomiĝi "Aŭvernjanojn", ĉu ne?). Sed, se la regionanoj estas la "Aŭvernaj", nu la landnomo devas esti "Aŭvernio" - kiel "franca" / "Francio", "angla" / "Anglio", k.t.p. Kaj Roland Platteau tradukis la kanzonon "L'Auvergnat" de Georges Brassens al "La Aŭverno". Vi imagas mian konkludon. Silĉjo 13:49, 26. Aŭg 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Aŭvernjo".