Diskuto:Akvohiacinto

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by HaleBopp


Kara, bv noti ke la genra nomo estas malĝuste esperantigita, ĉar en la latina uzita en taksonomio la ch sonas kiel ko, do la esperantigo devus esti Ejkhornio, ne ejŝhornio.Amike via lumass

Saluton, la genro Eichhornia estis donita honore al la germana politikisto Friedrich Eichhorn (Johann Albrecht Friedrich von Eichhorn, 1779-1856). Tiu "ch" ne do estas latina, sed germana. Kaj en la germana, tiu nomo estas elparolita "ajŝhorn". La ĉi-tiea esperantigo ejŝhornio, laŭ PIV, estas do tute ĝusta kaj trafa por respekti la nomon Eichhorn. Amike--HaleBopp (diskuto) 14:52, 5 apr. 2021 (UTC)Reply
Kara HaleBopp premesu al mi ne konsenti kun vi. Postkiam la nomo Eichhorn estis alivestita (latinigita) por taksonomia uzo al Eichhornia ĝi suferas la prononcon laŭ la latina. Se oni nuligas tiun regululon la prononco de taksonomiaj nomoj fariĝus pelmelo.Amike via Lumass.
Feliĉe ĉiuj samideanoj ne havas samajn ideon, alikaze la mondo estus vere enuiga! Mi ne konsentas kun via respondo kaj kontraŭargumentos per la ekzemplo de la palma genro Washingtonia. Laŭ via teorio, oni elparolu tiun nomon laŭ la latina... tamen en la latina la litero w ne ekzistas! Kaj "sh" latine ne faras ŝ, ĉu ne? Tamen, mi certas ke vi elparolas tiun genron kiel la anglan nomon Washington.Amike--HaleBopp (diskuto) 21:27, 5 apr. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Akvohiacinto".