Ripari intervikiojn: kiu kuraĝas? redakti

La artikolo en:Duck estas pri Anatinae, dum nia artikolo estas pri pli supra klaso, ĉu ne? Mi neniam riparis tiom enradikiĝintan interviki-eraron, iu alia provu. - Slavik IVANOV 02:24, 6. Nov 2005 (UTC)

Anaso aŭ Anasedoj? redakti

"La pli grava el iliaj karakteroj estas la beko, molŝela platema kun ronda ekstremo. Sur la rando de tiu beko vicoj de premaj lamenetoj servas por filtri akvon." Ĉu tio estas korekta??? Multkolorbirdo 13:41, 14. Dec 2003 (UTC)

Jes, estas korekta: Handbook of the Birds of the World (Lynx Ed.)vol.1, p.543 ankaŭ en P.Géroudet "Les Palmipèdes". Kompreneble anasedoj havas aliajn komunajn karakterojn, sed mi elektis tiun ĉar iu ajn rekonas anason aŭ alian anasedon unue pro ĝia beko.

Tjeri 17/12/03

Gratulojn al la redaktinto(j) de ĉi artikolo (kaj de la aliaj ornitologiaj artikoloj) : jen enciklopedieca listo, eĉ se ĝi estas ankoraŭ redaktenda, ĝi jam estas referenco, bazo por diskuto. Arno Lagrange 16:17, 23. Dec 2003 (UTC)

Mi restarigis la antaŭan liston ĉar tiu lista estas kompleta kaj ĝia ordo konformas al "Reference list of the birds of the world" de Morony, Bock & Farrand (1975) kiu estas la plej akceptata ĝis nun, kaj uzata en "Handbook of the Birds of the World", "An Identification Guide to the ducks, geese and swans of the world" kaj multaj aliaj altnivelaj novaj libroj. La listo uzata de Multkolorbirdo estas stranga, ne kompleta tamen enhavanta la Camptorhynchus labradorius kiu malaperis en 1875, kaj indikanta "ne klasifikatan" Biziura lobata.
Krome la genraj nomoj estas nek tradukeblaj nek alilingve tradukitaj, ĉar la genra nomo estas nur parto el la scienca specnomo, kaj tiel traduki ĝin ne utilas. La nura internacia scienca nomo por iu birdo estas Aythia fuligula, leganta tiu nomo ni scias ke la genro de la birdo estas Aythia. Esperante la birdo estas Tufanaso, ĝia speco restas Aythia fuligula kiu estas nek esperanta nek franca nek germana sed scienca nomo.Tial mi ne uzas "esperantajn nomojn" pri ordo, subfamilio, tribo kaj genro. Mi eĉ pensas ke esperantaj familiaj nomoj ne utilas, sed...nu, oni iam devas koncedi ion.
Mi bedaŭras ke iu viŝis mian laboron. Mi komprenis ke iu povu korekti aŭ kompleti artikolon sed ne estas akceptebla ke veraj informoj (nova kompleta referenca listo de 148 specoj de anasedoj), estu viŝita.
Tjeri 22/01/04

La nomo de genro estas uzata: la nomo "kamelo" estas genro, duĝiba kamelo specio. Sed en la ĉiutaga parolo oni uzas la genronomojn kaj ne klasifikas pli precize birdojn, mamulojn, plantojn. Vi pravas, ni uzu la latinajn nomojn por la nekonataj specioj, genroj subfamilioj kaj similaj (kaj ĉiam indiku la latinan nomon, por kontroli la aferon), kiel en la angla Vikipedio. RK 22/01

Reiri al la paĝo "Anasedoj".