Diskuto:Arcaĥa Respubliko

Pli bona titolo estus ekz. Respubliko Nagornij Karabaĥ aŭ simile, ne Montara Karabaĥo. Angle ĝi ja ne nomiĝas Republic Mountains Karabakh. Petr Tomasovsky 10:55, 19 Jul. 2011 (UTC)

Kiel vi scias, en esperanto ni havas esperantigitan version de ĉiuj landoj kaj ĉi-kaze neagnoskitaj teritorioj... kaj tiu proponita de vi, laŭ mi, ne plenumas la regulojn pri finaĵoj. Krome, Nagorno-Karabaĥ aŭ kiel vi proponas, signifas ĝuste "Montara Karabaĥ(o)". En armena lingvo ĝi nomiĝas "Lernajin Gharabagh" kaj tio estas ja "Montara Karabaĥo" (en la armena lingvo, monto estas lerr, montara lerrnajin---Andy 2 Aŭg 2011, 12:10 (UTC)
Kial oni ne tradukas la nomon en la ĉeĥan laŭ via propono: Horský Karabach? Tiu nomo respundus al Montara Karabaĥo. Sed en la ĉeĥa ĝi nomiĝas Náhorní Karabach - laŭ pluraj lingvoj, kiuj uzas Nagorno, Nagorna, do Nagorna Karabaĥo. Petr Tomasovsky 14:56, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Eĉ ne rusoj rusigis la nomon. Laŭ la rusa ĝi devus esti: Горcкий Карабах, kaj ĝi ne estas. Petr Tomasovsky 15:11, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ne estis la unua kiu tradukis ĝin kiel "Montara Karabaĥo". Tial, mi proponas al vi karigi tion en la ĝenerala diskutejo, eble tie oni trovas solvon, espereble ne tiom longe kiel la atendata solvo por la statuso de Karabaĥo. ;) Andy 14:21, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

Proponita de Conrado 17:08, 27 Jul. 2011 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Conrado 17:08, 27 Jul. 2011 (UTC)
  2.   Por: Mi iom provlegos la artikolon antaŭ ADLS-iĝo sed ĝi jam ŝajnas tre bone al mi. Thomas Guibal 07:47, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
  3.   Por: --Longharulo 09:31, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
  4.   Por: --Andy 15:51, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:

kontroli redakti

Kiu malsaĝulo ankoraŭ ne scias pri la signifo de la vorto 'kontroli' kaj elpensas stultaĵojn: 'Ĝi kontrolas la plej grandan parton de la teritorio', 'Sovetio establis kontrolon de la areo', 'sub la karabaĥ-armena kontrolo' ktp?

Tro akra rimarko - eĉ se prava. Apenaŭ indas ĵeti ŝtonojn kontraŭ iu ajn, nur se vi mem estas tute senkulpa.--RG72 03:23, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi estas la malsaĝulo, kiu estas la problemo? Se vi trovas erarojn, almenaŭ pli indas korekti ol insulti. Tio estas influo de mia denaska lingvo, la hispana, kaj mi jam korektis, ĉar vi akre rimarkis sed nenion faris. Andy 16:24, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Nun vi ĉesis esti malsaĝulo, ĉar eksciis pri la signifo de la verbo. Se iu korektus tion anstataŭ vi mem, eble vi daŭrigus la misuzon de la vorto. Pardonu min pro la tro malĝentilaj vortoj, mi vere ne volis ofendi iun.--Februaro 17:34, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Nomo en la azera redakti

Mi forigis la nomon, en la ŝablono, de la respubliko en la azera lingvo. Ne temas pri la regiono Montara Karabaĥo, sed pri fakta separatisma respubliko armena, kie la oficiala lingvo estas la armena kaj kie la azera ne estas parolata. Mi ripetas, ne temas pri la "historia" regiono. uzanto:Andy 10, 05, 2012. 23:58 (UTC)

Reiri al la paĝo "Arcaĥa Respubliko".