Diskuto:Azteka imperio

Ĉu ial por preferi "meŝikoj" kontraŭ "aztekoj"?

Kaj, aŭ tute esperantigu la aztekajn nomojn (per fina -o), aŭ lasu ilin aztekortografie. La azteka ne estas kiel la egipta aŭ la korea, kiu ne estas legebla de latinalfabetuloj.

Certe estas kialo: meŝikoj estas la nomo kiun ili donis al si mem. Krome, ne ekzistas "azteka ortografio" por transkribi la nomojn. La lingvo kiun parolis la meŝikoj estas la naŭatla, kaj tiu ĉi estis skribata pere de ideogramoj, kiuj neniam konsistigis alfabeton. Mi klopodis esperantigi ne la nomojn sed la transkribon, t.e., skribi laŭ la esperanta alfabeto, respektante kiel eble plej multe la prononcadon. Vikipediisto:Jorgeluis.
Mi preferus la pli konatan formon aztekoj. Ĝenerale oni preferas internaciajn formojn al propralingvaj. Ekzemple, "germana" anstataŭ "dojĉa".
Certe "dojĉa" ne estas internacia, sed ja "meŝiko", kiun ni trovas ne nur en la nacilingva nomo de la lando, sed ankaŭ (kun adaptiĝoj) en ĉiuj ceteraj lingvoj: Mexico, Mexiko, Mexique, Messico, ktp. Vikipediisto:Jorgeluis.


Ĉu ne estas oficiala ortografio por nuna naŭatlo? -- :) 01:21, 19. Dec 2003 (UTC)

La nuna naŭatla skribiĝas laŭ la hispana ortografio, kun kelkaj aldonoj (ekz-e, apostrofo por signi spirsalteton). Vikipediisto:Jorgeluis.
Estas pluraj uzataj ortografioj por la pluraj dialektoj de la nuna naŭatlo. La plej kutima jenas: http://www.sil.org/mexico/nahuatl/24e-OrtografiaNah.htm. Pripensu, ke multaj (eble la plimulto) el naŭatloparolantoj ne skribas, do la demando pri ortografio ne tre gravas al ili. Vikipediisto:Sennomo

"La azteka ne estas kiel la egipta aŭ la korea, kiu ne estas legebla de latinalfabetuloj." ???!!! Ĉu vi povas legi la jenajn vortojn?

http://www.azteca.net/aztec/nahuatl/glyphs.jpg Vikipediisto:Sennomo

Reiri al la paĝo "Azteka imperio".