Diskuto:Baroka muziko

"kiu estas difinanta baroka formo" Devas esti gramatikan eraron, ĉu estas "kiu estas difinanta barokan formon" ? aŭ "kiun estas difinanta baroka formo" ?

Dankon pro la atentigo; tiu frazo estis ne tre klara. Temas pri unu el la formoj, kiuj difinas barokan muzikon (kiuj montras ĝian karakteron). Mi faris ŝanĝon, sed eble la frazo ankoraŭ ne estas perfekta — bonvolu ne malkuraĝi mem redakti. znusgy 11:47, 29. Dec 2004 (UTC)

Evidente vi regas Esperanton bonege! Mi tamen (aŭ ĝuste pro tio) emas persvadi vin, ke dum tradukado vi permesu al vi pli da libero. Ekzemplo: "Tiel malfrue kiel en 1960 ja estis ankoraŭ konsiderinda disputo..." ; ĉu "Ankoraŭ en 1960 ja estis ..." aŭ "Eĉ ankoraŭ ..." ne esprimas la saman enhavon? Via frazo estas sen eraro, sed per balastoŝparo ĝi multe gajnas (miaopinie). Tiun ĉi pedantan komenton bonvolu pardoni al Montanesko 20:37, 29. Dec 2004 (UTC).

Pri tiu komento mi ne nur pardonas, sed multe dankas al vi; ĝi tre utilos por plibonigi mian tradukadon. Kiam mi nun rigardas tiun frazon, "eĉ ankoraŭ" aspektas tute evidente pli bone, sed kredeble ĝi neniam venus al mi en la kapon sen via atentigo. Amike, znusgy 21:53, 29. Dec 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Baroka muziko".