Diskuto:Blanka abio

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Viavento

Oni ne listigu nomojn, kies sola apero okazis pro facile trovebleco en listo aŭ pro komputila aŭtomata majuskligo. Narvalo (diskuto) 20:04, 20 jun. 2016 (UTC)Reply

La kromaj nomoj, kiujn prezentis Marek, aperas en faka publikaĵo prilaborita por studentoj studintaj biologion en Esperanto. Laŭ mi nature do estas listigi ĉiujn, ĉar se oni mencias pri ili en faka publikaĵo estus strange, ke en Vikipedio ne aperus almenaŭ spuro de ilia ekzisto, ĉu? Kaj, laŭ mia impreso, Marek prezentis la nomojn tiel, kiel ili estis prezentitaj en la publikaĵo, ne temas do pri la tajpaj eraroj aŭ komputila aŭtomato. Viavento (diskuto) 22:49, 20 jun. 2016 (UTC)Reply

Ĉu vi estas Gantopupo de Marek?Narvalo (diskuto) 05:51, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Mi bedaŭras, ke vi ne havas lingvan sperton. La majuskla versio estas tute nenormala, kontraŭ ĉiu kutimo en Esperanto, en naciaj lingvoj, nenie uzata en skribita teksto. Se en listo aperas iu versio kun genronomo unue, tio okazas nur, ke oni grupe trovu la sam-genrajn speciojn. Kaj mi petas ne forigi la laŭnormajn nomojn.Narvalo (diskuto) 05:44, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Aliflanke la norma Esperanto uzas unuafoje adjektivon poste substantivon en simplaj esprimoj. Bonan tagon!Narvalo (diskuto) 05:51, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Mia referenco estas la sobra penso. Kiel jam diris aliaj personoj, ne ĉikanadu, terorizu aliajn vikipediistojn. Ŝajnas, ke vi alvenis nur detrui per via mizera lingvoscio!Narvalo (diskuto) 10:17, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
http://www.liberherbarum.net//-PlanteNavne36_065.htm 00361 Arĝenta abio (43/37) Mi trovas jam malsana vian fanatikan referencigon, sen konvena lingvoscio.Narvalo (diskuto) 10:22, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
@Narvalo: vi vidu ke en tiu referenco estas Arĝenta abio ne arĝenta abio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:28, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Oh, mia Dio!!! Vi estas nesavebla!Narvalo (diskuto) 10:31, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
@Narvalo: mi ne komprenas vin. vi prezentas referencon en kiu estas skribita "Arĝenta abio" kaj vi skribas en artikolo "arĝenta abio" Kial? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:39, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Plantonomo estas komuna nomo, ne propra nomo.Narvalo (diskuto) 10:58, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Komunaj nomoj nomoj estas ekzemple: kreskaĵo, frukto, arbo kaj similaj. Nomo "blanka abio" estas propra nomo de specio. Sed tio ne gravas. Ni (Vikipedistoj) ne povas decidi ĉu bone estas Arĝenta Abio aŭ arĝenta abio. Mi persone preferas nomon "arĝenta abio" sed se en referenco mi vidas Arĝenta Abio do mi devas skribi Arĝenta Abio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:14, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
ekz. Knut (blanka urso), do Knut estis propra nomo de unu blanka urso (tiu lasta estas la komuna nomo por ĉiuj unuopaj blankaj ursoj). La latina komuna nomo Ursus maritimus estas skribata per komenca majusklo.Narvalo (diskuto) 11:37, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
  • @Narvalo: Kara... Anstataŭ pensi pri miaj kapabloj aŭ ecoj, kion mi povus trakti netakta, ĉu ne pli valoras okupiĝi pri kerno de la problemo? Ja en ĉi-kazo nek pri mia lingvo-kono temas nek pri mia ia ajn rilato kun Marek. Krome, kion ankaŭ indas rimarki, ne vere gravas viaj, miaj aŭ liaj ŝatoj aŭ preferencoj ĉi-teme. Neniu el inter ni la nomojn ja kreis. Ripetos mi do, ĉar ŝajne ne kaptis vi sencon de mia mesaĝo. La nomoj ekzistas jam en faka publikaĵo pri plantoj, kiun prilaboris grupo de fakuloj pri botaniko. Ne mia afero, ĉu la profesoroj sufiĉe konis la lingvaj reguloj aŭ ne. La publikaĵo ekzistas, do, ni povas ignori tion, prifajfi, sed tio tamen ekzistas, homoj tion uzas, do valoras pri tio mencii kaj montri la fonton, kaj laŭ reguloj de vikipedio la nomoj en la enskribo kaj la fonto devas esti samaj, ĉu? Kiel tio rilatas al la gramatiko? Iu kreis ion, Marek tion rimarkis, pri tio menciis, kaj ĉio, fino punkto. Jen. Ripeti ankoraŭ pli klare? Viavento (diskuto) 16:12, 21 jun. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Blanka abio".