Diskuto:Boksista ribelo

La artikolo sendube estas interesa. La termino "boksero" tamen laŭ PIV2 koncernas nur hundo-rason; la angla termino, al kiu referencas la artikolo, laŭ la angla vikipedio devenas de la nomo de la societo "Pugnoj de Sincera Harmonio", laŭ aliaj de ĝia kutimo trejni siajn anojn per boksistaj (kungfuaj) moviĝoj.

Ĉu do ne prefere diri "boksula" anstataŭ "boksera"?

Ismo 21:46, 26. Feb 2005 (UTC)

Oni prenis al ĉiu - okcidenta- lingvo la terminon bokser-', tiel la esprimo estas internacia (kiel aliaj esprimoj kun boksero). La ĉinoj uzas jihotuan-a ribelo aŭ io alia. La teksto skribas, ke temas pri blankula esprimo. Bedaŭrinde ĉino ne partoprenas tie ĉe. PIV ne povas enteni ĉiun esprimon. Ĉu ankaŭ boksula subvesto (kalsono)? Razilklingo 00:08, 27. Feb 2005 (UTC)

Bone, al mi ne plaĉas ankaŭ "bokserojn" ĉar vere rilatas al hundoj, sed mi pravas al RK ĉar Boxer estas internacia vorto en tiu senco. Mi vidis ke oni tradukis la artikolo el la germana, kaj ne estas ligiloj al latinidaj lingvoj, sed en la portugala oni diras Revolta dos Boxers, kvankam "boksulo" en la portugala estas "boxeador" ne "boxer". Roberto 05:27, 27. Feb 2005 (UTC)

Vi pravas mi ŝanĝos bokserojn en la teksto al bokser-ribelantoj aŭ ribeluloj. Razilklingo 08:45, 27. Feb 2005 (UTC)

Mi pensas, ke estu boksista ribelo. Tiu esprimo estas jam uzita laŭ Guglo: [1] Lingvano

Chu ne estus pli konveni uzi la pinjin-transskribo kaj nur mencii Wade-Giles kiel alternativon? La libroj de Fleming kaj de Preston estas originale en la angla - chu ne estus pli bone rilati al tiuj?

Reiri al la paĝo "Boksista ribelo".