Diskuto:Bulgara Imperio

La vorto "Imperio" estas io aparta kaj laŭ mi oni ne povas traduki per ĝi la slavan "carstvo". "Carstvo" estu prefere "reĝlando" aŭ simple "Bulgara Regno". Por ke reĝlando fariĝu imperio necesas iu aparta decido. En Okcidento tion decidis la papo, ekz. kiel en la kazo de la Granda Karolo. Koncerne Rusion (kiu estis ja reĝlando ekde Johano la Terura) - ĝin proklamis imperio senato komence de la 18-a jc. kaj la unua imperiestro estis proklamita Petro la Granda. Sed ne nur la senata decido gravigas la imperiestran titolon, sed ankaŭ agnosko de aliaj ŝtatoj, kiuj aprobis la titolon kaj ekis nomi Petron imperiestro. --ermito 17:34, 26. Nov 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bulgara Imperio".