Diskuto:César Barros Leal

Penala juro

redakti

En mia diskutpaĝo Ismo skribis

En artikolo César BARROS LEAL vi korektis "prikrima juro" al "penala juro". Mi preferus "(pri)krima juro". Laŭ PIV2 "penalo" estas decido en ludo, per kiu senpartiulo punas kontraŭregulaĵon (faŭlon), ekzemple dek-unu-metra ŝoto en futbalo. -- Ismo 21:06, 28. Feb 2005 (UTC)


Mi respondis:

Kiam mi unue verkis la artikolo pri César BARROS LEAL mi metis prikrima, sed hieraŭ mi legis artikolon penala juro, mi ne estas juristo, ĉu estas ambaŭ prikrima kaj penala juro?Roberto 09:08, 1. Mar 2005 (UTC)


Mi kontrolis en libro de aŭtoro Enprizonigo krepusko de erao. En ĝi, la prezentanto diras ke César Barros Leal estas ano de "Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko" kaj profesor pri "Prizona Juro", do mi klarigis pri la konsilantaro, sed ne pri la juro mem.Roberto 10:20, 1. Mar 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "César Barros Leal".