Diskuto:Confederación Nacional del Trabajo

Kio estis kreita en 1922 ? La 1-a Internacio ja estis kreita en 1864 en Londono. Arno Lagrange  10:24, 14. Maj 2004 (UTC)

Estus bonvena objektiva (!) traktado de la historia evoluo post Franco, kun la splitiĝo de hispana CNT en CNT-Madrid kaj CNT-Valencia (kiu poste alinomiĝis al CGT; sub kiuj cirkonstancoj?). Estus bonvena ankaŭ artikoloj pri la du CGT:j - la nuna hispana, kaj la malnova franca (origine anarki-sindikatista, sed nun de longe komunista). Gunnar Gällmo 16:17, 21. Sep 2004 (UTC)

La teksto evidente estas sinprezento de CNT kaj tial ja estas interesa, sed necesus enkonduko sub "neŭtrala vidpunkto". Se troviĝas neniu kompetenta anarkiisto, kiu verkas ĝin, necess preni ĝin el alilingvaj vikipedioj. --Ismo 21:02, 6. Feb 2005 (UTC)

Ne estante anarkiisto, mi tamen provas traduki en "vikipedian lingvon", la originalon mi lasos en krampoj. Montanesko 21:43, 6. Feb 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Confederación Nacional del Trabajo".