Diskuto:Dekdu-tabela leĝaro
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Narvalo in topic Alinomendo
Alinomendo
redaktiNe "tabuloj", sed "tabeloj"
redaktiAmbaŭ PIV-oj nomas ĉi tion «la leĝo de la 12 Tabeloj (primitiva kod[eks]o en Romo, gravurita sur bronzo)» (ekzemplo sub tabelo); same en Biblio: «la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn...» [Eliro 31:18].
Necesas alinomi la artikolon kaj ŝanĝi "tabulo"jn al "tabelo"j interne.----Sergio (diskuto) 04:15, 23 feb. 2020 (UTC)
Ne "leĝo" sed "leĝaro"
redaktiEstas du latinaj formoj de ĉi tiu kodekso:
- Duodecim tabularum leges (plurnombra leĝoj)
- Lex duodecim tabularum (ununombra leĝo).
Fakte temas pri leĝaro, kaj tiu vorto ĝuste esprimas la ideojn de ambaŭ terminoj: ĝi estas aro da pluraj leĝoj; kaj ĝi prezentas unu tuton da Roma juro.
La preferinda formo
redaktiLa epiteto "12-tabela" estas pli eleganta kaj esperanteca ol la de-komplemento de la PIV-aj paŭsaĵoj. Mi proponas do: «La dekdu-tabela leĝaro». --Sergio (diskuto) 15:38, 7 mar. 2020 (UTC)
- aŭ simple "dekdu-tabela leĝaro" Narvalo (diskuto) 16:25, 7 mar. 2020 (UTC)