Diskuto:Denaskaj Esperanto-parolantoj

Ho, finfine artikolo kiu bone informas pri denaskuloj! Oni apenaŭ povas imagi kiom da eraroj ekzistas pri ili ekster sed ankaŭ en Esperantujo, se oni ne mem estas denaskulo.

Jen kelkaj komentoj por finpoluri la artikolon:

"Al la lingvoscioj de denaskuloj multe helpas se la gepatroj regule kunportas siajn infanojn en esperantaj vojaĝoj kaj al esperantaj kunvenoj."

Al tio mi aldonus: Samtempe tre utilas inviti esperantlingvajn gastojn, kiuj ne parolas la surlokan lingvon. Tio neprigas paroli la lingvon en la ĉiutaga hejma kunteksto, tiel ke Esperanto ne restas nur iu "feria" lingvo, sed iĝas vere ofte uzata.

"Precipe grave estas por denaskuloj renkonti aliajn Esperantajn denaskulojn."

Tiun frazon mi ne tute komprenis. Ĝi ŝajnas kontraŭdira al la sekvaj frazoj kiuj diras ke nedenaskuloj lingve neniel nepre diversas de denaskuloj. Aŭ ĉu nur temas pri tio ke infanoj renkontu esperantlingvajn samaĝulojn? Nu, jam en la infankongresetoj multaj partoprenantoj tute ne estas denaskaj, kvankam ili tre junas.

"La lingva nivelo de denaskaj Esperantoparolantoj tre varias. Iuj atingas plenan fluecon, dum aliaj ne. Iuj denaskuloj ekaktivas en la Esperanto-movado, sed aliaj restas plene ekster ĝi, kaj eble eĉ tute forlasas Esperanton kiel plenkreskuloj. Ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj."

Tio pruvas du aferojn:

1e: Denaskuloj ne estas "sklavoj" aŭ "devigataj resti en la movado". Ili - plej malfrue kiel junuloj - tute libere povas elekti, kion fari.

2e: La fenomeno de denaskuloj neniel detruas ajnajn lingvan neŭtralecon de Esperanto. Kelkaj homoj ne komprenas tion, verŝajne ĉar ambaŭ aferoj normalkaze ne estas disigeblaj. La klarigo estas simpla: Male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito kiu pro siaj avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn. Ĝuste tio ne validas por etnaj lingvoj, pro kio oni ofte argumentas, ke "neŭtrala lingvo ne povas esti ies gepatra lingvo". Oni rekonsciu pri tio, ke tiu "nenies gepatra lingvo" nur estas valida kondiĉo por "neneŭtraleco" se denaskeco alportas lingvan nivelon kiun ne eblas akiri alimaniere.

Jen respondoj al kritiko kiun mi kiel denaskulo ofte devas aŭskulti de neesperantistoj. Laŭ mi, indus aldoni ilin (eble en pli kurta formo) al la artikolo.

-- Kunar


Tre bonaj komentoj de Kunar! La frazo pri "renkonti aliajn Esperantajn denaskulojn" efektive estas fuŝa. Tio, kion mi vere celis, estis "renkonti aliajn Esperantoparolantajn infanojn". En lingvolernado efektive pli gravas la influo de samaĝulo ol la influo de gepatroj.

Mi proponas, ke Kunar korektu kaj kompletigu. Mi pli-malpli aldonis ĉion, kion mi scias.

Bertilo WENNERGREN

Franca lingvo redakti

Laŭ Ethnologue (2005), kiu strange klasifikas ĝin kiel "lingvo de Francio", ekzistas "200-2000 kiuj parolas esperanton kiel unuan lingvon" [1] Mi pensas, ke tiu ĉi estas erara tradukaĵo de la anglaj vortoj "Lingua Franca", kiu fakte signifas "Lingvo, kiu estas uzata inter malsamlingvaj homoj"

Ne, "Language of France" = "lingvo de Francio". Mi ne scias kial Ethnologue klasifikas ĝin tiel, sed ĝi vere estas tio. BrianAmos 01:46, 10. Jul 2006 (UTC)

Listo de fontoj pri la nombro de denaskuloj redakti

https://denaskuloj.home.blog/2019/03/15/kiom-da-denaskuloj-estas-en-la-tuta-mondo/

Tuxayo (diskuto) 18:50, 22 mar. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Denaskaj Esperanto-parolantoj".