Diskuto:Dogmoteologio

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Osteologia

Dogmatiko estas nenecesa neologismo. Ni havas la radikon "dogm" el kiu oni povas NATURE konstrui la vortojn dogm-ologo kaj dogm-ologio". (Komento aldonita de IP-uzanto 95.18.87.44)

Mi samopinias. Tiu neologismo troviĝas ne en NPIV, nek Reta Vortaro. Dogm/ologi/o (laŭ NPIV) certe eblus, aŭ eĉ dogm/ik/o (vd. -ik-). Tiukaze, tamen, mi preferus la pli klaran formon dogm/o/teologi/o (aŭ dogm/a teologi/o): la anglalingva titolo estas en:Dogmatic theology; la hispanlingva titolo estas es:Teología dogmática, kaj la franclingva estas fr:Théologie dogmatique; la kroatlingva estas hr:Dogmatska teologija; la latina (!) estas la:Theologia dogmatica; same pri la pollingva, la portugallingva, la rumanlingva ktp. Osteologia (diskuto) 12:40, 25 feb. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Dogmoteologio".