Diskuto:Duetila etero

Latest comment: antaŭ 1 monato by Claudio Pistilli in topic Alinomi al Dietila etero

Alinomi al Dietila etero redakti

En kemio, la ĝeneralaj internaciaj fakaj prefiksoj estas agnoskitaj esperante. Do anstataŭ du- estas rekomendata la prefikso di- de longe en PIV. Estas kial mi proponas la terminon Dietila etero anstataŭ Duetila etero. Mi jam ŝanĝis la terminon en la teksto. Ĉu iu adminstranto bonvolu trakti tiun alinomadon? DidCORN (diskuto) 15:07, 29 okt. 2019 (UTC)Reply

Kiam oni legas "ĝeneralaj internaciaj fakaj prefiksoj estas agnoskitaj esperante" oni komprenu ke la tiamaj fakuloj tute ne sciis ke la prefikso di- ne signifas du-. Tiu prefikso povas uziĝi en alilandaj enciklopedioj, tamen ni estu rezonaj kaj komprenu tion kio estas evidentaĵo. Claudio Pistilli (diskuto) 12:06, 9 jan. 2020 (UTC)Reply
Krom tio, mi opinias racie ke se molekulo prezentas du radikalojn, ĝi devas nomiĝi du- kaj ne di- kvankam en alilingvaj enciklopedioj la di- prefikso uzatas. Claudio Pistilli (diskuto) 13:10, 27 feb. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Duetila etero".