Diskuto:Eŭropa devizo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by DidCORN

Kial »Unuiĝintaj en diverseco« kaj ne »Unuiĝinta en diverseco«?
--Sagitario 21:15, 13. Mar 2005 (UTC)

Prava demando. Ŝajnas al mi, ke en diversaj lingvoj ekzistas almenaŭ la tri formoj "unuiĝintaj en diverseco", "unuiĝinta en diverseco" kaj "unueco en diverseco". Ĉi-lasta estas la plej simpla kaj frapa, precipe ĉar la singularo ("unuiĝinta") ja iel negas aŭ malemfazas la diversecon. Sed la teksto de la Eŭropa Konstitucio enkorpigis la devizon en la frazo "Konvinkiĝinte, ke Eŭropo tiamaniere “unuiĝinta en sia diverseco” proponas...". Tio favoras la version "unuiĝinta en diverseco". Laŭ persona gusto mi tamen favoras "unueco en diverseco", kiu, pretere, produktas 70 trovojn en AltaVista (el 168 por "en diverseco"). -- Ismo 22:25, 13. Mar 2005 (UTC)
Mi korektis la moton »Unuiĝintaj en diverseco « al »Unuiĝinta en diverseco«.--DidCORN (diskuto) 12:51, 12 maj. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Eŭropa devizo".