Kial ni uzas Ejnstejno ĉi tie anstataŭ simple la originala Einstein? --Chuck SMITH

Laŭ la Provo de Google, Einstein pli taŭgas:

 63% Einstein+kaj+estas
 37% Ejnstejno+kaj+estas

Sed "Ejnstejno" estas sufiĉe ofte uzata por alidirekto.

--Stefano KALB

Ĉu estas korekte uzi pli Google kiel kriterio por la nomoj ol la tradicio aŭ la fundamentoj de esperanto? ĉar rilate al latinaj nomoj oni respektas la originan nomon kaj ne ĉiam, sed kelkaj fojoj estas alia kriterio. Mi pensas ke ni devus esti pli koheraj. Aŭ respekti la nomojn laŭ sia origina skribo aŭ tute esperantigi ĝin (Ekzemplo: Danto).Fabio Alonso Ruiz Ortega

Se mi iam kabeiĝos, mi faros tion pro la terureco de propraj nomoj en Esperanto! (Ne, tio estas ŝerco!) Do, mi proponas uzi laŭeble ambaŭ formojn: la originalajn kaj la esperantigitajn, kaj ni alidirektu de unu al la alia. La esperantigitaj formoj estas pli bone retroveblaj por alilingvaj/alialfabetaj esperantistoj, sed la originaj nomoj estas pli bone troveblaj por ne-esperantistoj. (Kun la nova softvaro la Vikipedio fariĝos pli internacia kaj ankaŭ krokodilaj vidipediistoj volas ligi niajn tekstojn kun la siaj...) Alidirekto estas eta peno kaj ni faros la serĉadon pli komforta. Amike, Unukorno

Sed ankaŭ ni devas elekti la ĉefan lokon por la artikolo. Ekzemple, en ĉi tiu kazo, ni devas elekti havi la artikolon ĉe Ejnstejno, Ejnŝtejno (estas la preferata nomo en ReVo), aŭ Einstein. --Chuck SMITH

Laŭ mi la artikolon oni metu ĉe la nomo kiel skribita en la origina lingvo.F.R.

Se neniu kontraŭas, mi movos la ĉefan paĝon al Einstein... --Chuck SMITH

Mi konsentas. --Stefano KALB

Reiri al la paĝo "Ejnstejno".