Diskuto:Eskim-aleuta lingvaro

Jena artikolo starigas interesajn demandojn. Unue, laŭ la inuitoj mem, la nomo "eskimo" estas malrespekta, kaj tial evitenda. Vidu je http://www.uaf.edu/anlc/inuitoreskimo.html (angle). Do, ĉu estas kaŭzo ŝanĝi tiun nomon, homoj?

Due, ĉu ne estas danĝere tiel libere uzi difinon "raso"? Kio estas "raso"? Nur iomete cerbumu, mi simple indikis eblajn dilemojn...

--Bab


Pri la 1-a demando. La nomo "eskimo" estas uzata de multaj enciklopedioj, lastatempe - paralele kun "inuito". Se la tendenco estas tute ŝanĝi ĝin, ni ankaŭ povas kaj devas estimi la opinion de inuitoj.

Pri la 2-a demando. La termino "raso" estas unu el karakteroj de la homa kolektivo, simile al "etno", "lingvo", "konfeso". Ĝi estas objekta realaĵo kaj plu ekzistos sendepende de tio, ĉu ni mencios aŭ ne en la vikipediaj artikoloj. Mi pensas, ke danĝera estas ne la uzo pri rasa aparteno, sed propagando de la supereco de iu raso, religio, lingvo ktp.

-- Avtandil


  1. Laŭ Diskuto:Inuko?, "eskimo" ne estas vere ofenda, tamen en kelkaj landoj ĝi estas tabua.
  2. Kio estas aleutoj? Ĉu insuloj aŭ insulanoj?

-- Davidme

Reiri al la paĝo "Eskim-aleuta lingvaro".