Diskuto:Esperanta etimologio/20081126

ĉu ni povus helpati de Cherpillod ? Esperantan etimologion li bone konas ! Li ĵus verkis tutan vortaron pri tio.


Mi havas lian libron ĉemane, same kiel plurajn aliajn. Mi aldonos miajn fontojn en la artikolo. Plirapidiĝus la laboro se André diponigus nin pri maŝina kopio de sia libro.


Oni povus aldoni plurajn lingvojn al la rubrikoj.
Mi decidis ligi la esperantajn vortojn al ReVo. Bedaŭrinde, ĉiuj vortoj ne jam estas difinitaj en ReVo, kaj la erara mesaĝo aperas en la germana kaj la angla, ne en esperanto.
Solvo estus krei nian propran artikolon, kun pliaj klarigoj pri la etimo de la vorto, kaj - se ekzistas - ligo al Revo. Mi esperas ke ReVo aldonos etimologiajn klarigojn.
Remuŝ 10:06, 7. Aŭg 2004 (UTC)


Mi forigis la jenon:
Verŝajne kelkaj vortoj el la litova lingvo eĉ migris en Esperanton, ekz. Jen kelkaj ekzemploj: du > du, juo > ju, tuoi > tuj.
"duo" estas jam latina kaj greka radiko; "ju" estas sveda. "Tuj" estas la sola kiu ja ŝajnas deveni el la Litova "tuojau".
--Remuŝ 10:42, 13. Aŭg 2004 (UTC)

diskuto estas diskuto, artikolo estas artikolo redakti

Diskuto estas tiam bona afero, sed oni havas tion ĉi spacon por fari tion, do oni ne metu "mi pensas" ktp en ĉefa spaco, sed en diskuto.

Kiel organizi la Pra-radikoj? redakti

Mi ŝatus ke la artikoloj povus esti uzataj multlingve. Kiel aldoni pliajn klarigojn pri specifa vorto? Ĉu eblas doni ĝeneralajn klarigojn en ĉiu lingvo, aŭ ni nur okupiĝos pri Esperanto? Mi aldonis ligilojn al ReVo, kiam eblas. Se la vorto ne ankoraŭ ekzistis, mi aldonis la signon +. Pripensu tion kaj konigu viajn ideojn. --Remuŝ 17:45, 15. Aŭg 2004 (UTC)


Ni forigu la novajn artikolojn de etimologioj de vortoj, ĉar Vikipedio ne estas etimologia vortaro! Alia forviŝa kialo estas ke ili estis kreitaj de sennoma kontribuanto. Ĉu iu malkonsentas pri tiu forviŝo?! --Chuck SMITH 19:50, 20. Sep 2004 (UTC)

Mi tuj forbaris la IP-adreson de la enŝutanto de tiu artikoletarego. Ne estas akcepteble ke unuopulo entrudu tian kontribuaĵon sen iu ajn diskuto. Sekvenda Arno Lagrange  20:05, 20. Sep 2004 (UTC)


Ne havas sencon konservi la liston de la Pra-eŭropaj radikoj ĉi-tie. Ĝi ne plu estas aktuala.
--Remuŝ 11:37, 12. Apr 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Esperanta etimologio/20081126".