Diskuto:Esperantaj Idiotismoj

Mi havas kelkajn komentojn:

  1. Mi neniam aŭdis tiun uzon de "kajmano." Kaj mi eĉ iam legis ie ke nur "krokodilo" estas sufiĉe vaste konato kaj ke "aligatoro" kaj aliaj variaĵoj estas ne vaste aŭ kohere komprenitaj.
  2. Ĉu "ne povi ne" estas idiotismo? Ŝajnas al mi kiel tute gramatike laŭleĝa kaj tute komprenebla de la unuopaj partoj.
  3. Ĉu "vidpunkto" kaj "ĝisosta" estas idiotismoj? Ili ja ekzistas en aliaj lingvoj, sed eble povas esti konfuzaj al homoj de aliaj lingvoj. Sed nu, ĝistoste signifas en la tuta korpo, de la haŭto ĝis la osto, tute laŭ la unuopaj partoj.
  4. Kaj ĉu "veni al mi en la kapon"? Esperanta idiotismo estas, miaopinie, tion kion oni aparte lernas, kiel "volapukaĵo". Neniu instruas "veni al mi en la kapon". Ĝi ekzistas en aliaj lingvoj, kaj eble troviĝas en Esperanto pro tio ke iu tradukis siajn pensojn tiel. Sed se vi demandus al mi "ĉu tiu ĉi estas ĝusta Esperanto?" mi havus nenion laŭ kiu juĝi. Ĝi ne aperas en lernolibro kiel aparta frazo por memorigi. Tio laŭ mi estas idiotismo: ĉeno da vortoj kies signifon oni devas aparte lerni de la unuopaj vortoj. Eble estas antaŭjuĝo mia pro tio ke ĝi estas metaforo en mia lingvo. Sed, nu, ĉu metaforo estas idiotismo? Ĉiuokaze, mi kredas ke tia diraĵo apartenas al la dirinto, ne al Esperanto.
  5. Se vi volas mencii ne-regulaĵoj en la lingvo, estas aferoj kiel "fiŝkapti". Estas unu kompreno de la lingvo ke kiam oni aldonas al verbo, oni aldonas adverbe. Do laŭ tio kompreno, fiŝkapti signifas "fiŝe kapti", ne "kapti fiŝon." Kaj "partopreni"! Ĝi ekzistas en aliaj lingvoj, kaj havas iomete da senco laŭ la unuopaj partoj sed ne entute. Kaj "rideto" ne estas tute "eta rido" sed aliaĵo.

--Jacob SCHWARTZ

Respondo:

  1. Verŝajne vi neniam partoprenis grandan esperanto-aranĝon kiel IJK. Tion farinte, vi konus la vorton "kajmani". La ĝustan difinon mi prenis el ampleksa listo je: http://www.geocities.com/Paris/8678/slangou8.htm

Pri "krokodilaĵoj" alia paĝo konsultinda estas http://www.krokodilo.de - pli precize, http://www.krokodilo.de/krokodilo.html

  1. Jes, "ne povi ne" estas idiotismo. Ĝi ne ŝajnas tion al multaj eŭroplingvanoj (kiuj havas similajn esprimojn nacilingve), sed por multaj azianoj ĝi kontraŭlogikas, sciante, ke ne multe gravas la esperanta vortordo: <kanti ne> = <ne kanti>; <ne povi ne> = <ne ne povi> = <povi>; "Mi ne povas ne admiri vin" = "Mi povas admiri min" = [ne vere flata komento]. Se oni skribus "Mi neniam povas ne admiri vin", vi verŝajne pli facile vidus la trompon.
  2. Ankaŭ jenaj estas idiotismoj, el mia vidpunkto. El kiu punkto oni vidas? Ĉu ie en la cerbo? Kaj ne temas pri la fizika ago "vidi", sed pri la esperebla rezulto de tiu vidado: kompreni. Se estus "laŭ mia komprenpozicio" mi konsentus kun vi. Pri "ĝisosta": Ni analizu ĝin: ĝis+osta = ĝis iu(j) osto(j). Ĉu do "Li estis ĝisosta Esperantisto" signifas: "Li en ĉiuj siaj korpoĉeloj estis Esperantisto, krom en la ost-internoj" aŭ "Li estis Esperantisto ĝis li mortis (ĝis la tombo, ĝis la ostoj)" aŭ "En ĉiuj diskutoj li estis Esperantisto, krom tiuj temantaj pri ostoj". Eble kelkaj el tiuj interpretoj estas iom troigitaj, sed mi nur volas montri, ke tiaj aferoj estas laŭkulturaj. Ĝuste kompreni "ĝisosta" postulas de la parolanto ke ŝli havu (scienc-eŭropidan) mondkoncepton, en kiu kio definas homon estas ĝia korpo "de la haŭto ĝis la ostoj", kaj ne, ekzemple, "de la koro ĝis la ekstera haŭto" . Aliaj ebloj povus esti "ĝiskapa", "ĝispieda", "ĝiskora", "ĝisvejna", "ĝisanimprofunda", "traosta", "trakora", "tracerba", "preterosta", "trakorpa", "elkora", "elosta", "elcerba", "elanima" ktp. ktp.
  3. Dependas de la lernosituacio. Se vi legus "La Fontoj de Esperanto" vi lernus "veni al iu en la kapon", aŭ se vi partoprenus espo-familian renkontiĝon. Ne ĉiuj idiotismoj troveblas en la lernolibroj!
  4. Ne-regulaĵoj ne samas al idiotismoj, kaj do mi ne aparte celis tiajn. Kompreneble, multaj idiotismoj estas ne-regulaj.

--Bab


1. Mi ĉeestis IJK-n, IS-n, kaj TAKE-n. Mi multege legas Esperant-movadajn periodaĵojn, kaj multege legas Esperant-junulajn retlistojn. Kaj mi devas diri ankoraŭ ke mi neniam aŭids tiun vorton (eĉ proprasence). Kaj mi scias ke multaj homoj parolas pri la (laŭ ili unika) listo de signifoj de tiuj vortoj, sed laŭ tiu artikolo kiun mi menciis ke mi legis, multaj homoj verkas tiujn listojn de ĝuste kion la idiotismoj signifas, sed ne ĉiuj estas samaj! Do ni akceptu nur la plej rekonataj -- se nur kelkaj eŭropanoj komprenus "kajmani", ĉu ĝi vere estas idiotismo de Esperanto aŭ de tiuj homoj? Mi agnoskas ke mankas multege en mia scio pri Esperanto kaj la movado, sed mi ne estas tute ne-sperta pri la komunumo.

2, 3. Mi kredas ke se ni listigos tiujn aferojn estos grandega paĝo da aferoj. Kaj la veraj Esperant-rilataj idiotismoj estos ne troveblaj. Laŭ mia opinio tiujn kiujn mi menciis ne indas listigi ĉi tie. Mi ankaŭ ne konsentas kun viaj argumentoj, sed ne havas tempon por rebati.

4. (Se mi partoprenus familian renkontiĝon? Mi estas abonanto de la retlisto "Denask-L".) Sed mia celo estis diri ke mi postulas oficialajn fontojn, plejparte aperojn en libroj. Malgraŭ tio ke mi kredas ke lingvo estas difinita laŭ la parolantaro kaj ne de gramatikaj librojn, Esperanto estas difinita de libroj pro kelkaj kialoj: vi mem diris ke ĝi estas kaj estu ilo, multaj homoj lernas sen lokaj parolantoj, ni volas aŭtoritatan enciklopedion. Kaj vortaroj kaj libroj respondas al uzo, do ne estas tiel simple kiel diri ke mi ignoros uzon. Se ĝi ne troveblas en libro, laŭ mi tio malhelpas subteni ĝin kiel aŭtoritata. Kaj mi volas ke ni havu universalan, formalan enciklopedion. Do, kiel mi lernis en lernejo, fontoj tre gravas. Kaj aŭtoritataj fontoj.

5. Mi tute konfuziĝas!!!! Kio estas idiotismo? Nia artikolo diras ke ĝi estas aro da vortoj kiuj ne havas la signifon de la unuopaj partoj. "Rideto" tute estas idiotismo laŭ tio. Neregulaĵo estas la vera difino de idiotismo: tiujn aferojn kiujn oni devas aparte parkerigi! Ĉu ne? Se mi dirus, nu, "ruĝa ĉevalo" signifas "junulo" en nia lingvo, tio estas idiotismo. Do, mi diras ke "rid-eto" signifas alian aferon ol "eta rido."

Mi opinias ke ni provu eviti tiujn aferojn kiuj ne ekzistas inter la plejparto de la parolantaro. Tiuj aferoj kiuj estas iom oficiale eksplikitaj povas esti enlistigitaj. Do mia propono estas ke ni nur inkluzivi tiujn idiotismojn kiuj troviĝas en vortaroj. Se ĝi ne estas en vortaro, kaj ni la difino de idiotismo estas ke oni ne povas diveni la sencon sen scii la difinon de la tuta frazo... kiel oni scius pri la signifo?! Ĉiuokaze, mi ankoraŭ opinias ke metaforoj aŭ aferoj kiuj ne estas kutimaj sed okazas pro influo de denaskaj lingvoj ne estu inkluzivitaj ĉi tie. Estas ege ege multege da aferoj en la parolado da homoj el malsamaj kulturoj. Ni provu trovi limo inter kio estas idiotismo kaj kio ne estas, por ke la grandeco de nia listo estu traktebla! --Jacob SCHWARTZ


Pri ?kajmani?:
Ĉe ni en Eŭropo ĝi estas tute kutima, ofte uzata esprimo ? eble pro la multlingveco de ni eŭropanoj. Krome ĝi aperas almenaŭ en unu presita verko:

Corsetti, Renato (k.a.)
Knedu min, sinjorino! : tabuaj kaj insultaj esprimoj en esperanto!
La Kancerklinkoteko ? ISSN 0398-5822 p. 22

Ĉu iu el vi konas la esprimon ?lacerti?? Mi aŭdis ĝin ĝis nur nur unufoje, en la senco ?paroli en alia planlingvo (Ido, Volapük?), kiam Esperanto pli taŭgas?. Do ? supozeble ĝi nur estas inventaĵo de unuopulo, sed eble iu el vi ja povas indiki fonton (??)
Amike, Unukorno

Dankon. Mi havas tiun libron. Kaj se vorto aperas tie, mi kredus tion aŭtoritata. (Nu, sed oni ankoraŭ povas plendi ke tiu dokumento estis verkita de grupo de eŭropanoj :) sed mi ne plendos pri tio nun, mi nur atentigas.) -- Jacob SCHWARTZ

Pri ?rideto?:
El la vidpunkto de germanino mi diras, ke tio 'tute ne estas idiotismo. En la angla ?laugh? kaj ?smile? ja estas tute diversaj vortoj, sed germane ?lächeln? (= rideti) tute klare venas de ?lachen? (= ridi). Por esprimi ?ete ridi? mi dirus ekzemple ?ein bisschen lachen?. Do, mi esperas, ke multaj anoj de diversaj popoloj partoprenu tiun ĉi disputon! Eble komence tio kaŭzos grandan kaoson, sed mi certas, ke iam ni havos vere internacian kolekton de idiotismoj.

Amike, Unukorno

Ne gravas ĉu la idiotismo ekzistas en aliaj lingvoj. Mi jam diris ke "partopreni" povas esti tia, kaj ĝi ankaŭ devenas de eŭropaj lingvoj. Mi scias ke "rideto" ekzistas en la germana, kaj mi dirus ke ĝi estas idiotismo ankaŭ tie. Sed jes, mi agnoskos ke la vorto partoj estas sufiĉe similaj al la nova senco, kaj do povas esti debato pri ĉu ĝi estas idiotismo aŭ ne (pli ol aliaj idiotismoj). Sed en la kazo de "veni al mia kapo" -- tio ne estas idiotismo pro tio ke ĉiu vorto signifas kion ĝi normale signifas! Oni ja volas diri ke ideo venas al la kapo kaj eniras la cerbon kaj subite vi havas la ideon. Ĝi estas metaforo, ne idiotismo. Ho jen! La distingo estas ke vi povas re-vortumi metaforon! Kiel mi ĵus faris, per rearanĝi la vortojn kaj rediri uzante la normalajn signifojn de la vortoj. Idiotismo estas fiksita vortaĵo kiun oni ne povas ŝanĝi. --Jacob SCHWARTZ

Responde al ambaŭ:

Dankon, Unukorno! Mi ofte uzis/aŭdis la vorton "aligatori", sed, nu, mi nur ĉeestis Eŭropajn aranĝojn. Pri "rideto": Mi ne komprenas vin, Jacob. Mi tute ne diris ion pri tio en mia respondo. Idiotismo laŭ mi klare devias de la tuja kompreno de la vorto - "eta rido" kaj "rideto" estas tro samsignifaj por nomi la duan "idiotismo". Due, la nombro de vortoj ne gravas, almenaŭ en kompakta lingvo kiel esperanto: se "ruĝa ĉevalo" signifus "junulon", tiu estus jes idiotismo, kaj ankaŭ se samsignifus unuvortigita "rugĉevalo". Se "ruĝĉevalo" signifus, ekzemple, "ruĝa ĉevalo de Islando" ĝi tamen ne estus idiotisma, pro semantika maldevio. Eble la saman argumenton la plejmulto de la parolantaro povus uzi kontraŭ "ĝisoste", kaj mi konfesas, ke tiu estas la plej malforta el miaj kontribuoj.

Do, mi proponas la jenon:

  1. "kajmani" estas idiotismo
  2. "ne povi ne" estas idiotismo
  3. "el mia vidpunkto" estas idiotismo
  4. "ĝisoste" NE estas vera idiotismo kaj devas esti forprenata de la listo
  5. "veni al iu en la kapon" jes estas idiotismo, troviĝanta en vortareca libro kiun mi posedas ("La fontoj de esperanto"). Mi citos el la libro.

Jacob - ŝajnas al mi ke vi havas problemojn kun mia klarigo pri la idiotismeco de "ne povi ne" - eble kaŭzataj de la angla idiotismo "cannot help" ("I cannot help pulling her leg." = "Mi ne povas ne moketi ŝin."). Mi helpu vin plu: Se "ne deziri ne" signifus ion alian ol "deziri" aŭ ĝentileca "deziri", tio certe estus idiotismo. "Mi ne deziras ne helpi al vi".

Komentoj, reagoj?

--Bab

Mia reagoj: Plejparte de kion vi skribis ĉi tie, mi ne kontraŭas. Ekzemple mi ne scias kial vi klarigis pri ĉu unu aŭ pluraj vortoj. Pri apartaj aferoj:

  • Kiel mi diris supere al Unikorno: "el mia vidpunkto" estas metaforo. Mi staras ie, kaj mi vidas ion, el tiu punkto, kaj mi komprenas ĝin laŭ kie mi staras. Estas kiel en fama poemo pri scientistoj kiuj esploras elefanton, sed ĉiu vidas nur unu parton, unu vidas la orelon, unu la nazon, ktp, kaj ĉiu havas malsaman sencon pri kia estas la besto. Do tiu ĝi senco kiu en la okazo de vera objekto (kiel artaĵo ĉe muzeo) tute kompreneblas laŭ la unuopaj vortoj... ĝi estas nun metafore aplikita al abstraktaj ideoj. Ja, vi ne rigardas demandon el iu starpunkto. Sed la unuopaj vortoj de tiu frazo ne nun havas alian signifon ol en la mal-abstrakta okazo. Ĝi estas metaforo. Same kiel "veni al mi en la kapo".
  • Jes, mi ne komprenis vian argumenton pri "ne povi ne". Ho, ĉu temas pri vortordo? "ne povi ne fari" estas "ne-povi ne-fari" -- la dua "ne" tute ne estu ligita al "povi", ĝi influas la verbon "fari". Se vi timas ke, pro malstrikta vortordo, oni povas miskompreni ke ambaŭ "ne" estas ligita al "povi", nu, tiam ni havi alian diskuton, ne rilatan al idiotismoj. Mi ne-povas ne-fari ion, kiam ĝuste legita, estas tute laŭ la senco de la vortoj.

--Jacob SCHWARTZ


Ne, ne temas pri vortordo. Temas pri la fakto, ke du negaj elementoj neŭtraligas unu la alian, analogie kiel -1 * -1 = 1.

"[Ne povi] [ne fari]" = "[ne esti kapabla] [ne fari ion]" = "[ne esti kapabla] [ne fari ion]" = "[povi] [fari]".

Jen grava malsamo inter la Hispana kaj Esperanto: En la Hispana "No vi a nadie" signifas "Mi ne vidis iun", sed en Esperanto la laŭlitera traduko "Mi ne vidis neniun" signifas ke "Mi jes vidis iun".

Ke "ne povi ne fari" havu apartan signif-nuancon krom "jes fari" por mi klare apartenigas ĝin al la Esperanta idiotismaro.

--Bab

Mi ne konsentas kun tiuj formuloj. Jes "ne vidi neniun" = "vidi iun", sed tiu ne estas la sama afero kiel "ne povi ne fari". vidu: "[ne povi] paroli" signifas ne nur "povi silenti" sed, pli forte, "povi *nur* silenti", "devas silenti", kaj tiujn sencojn devenas de logiko, ne de iu ajn idiotismo. Estas matematika analogo, sed ĝi ne estas "-1 * -1 = 1". Temas pri logiko: "povi fari" = "ekzistas X tiel kiel Y estas vera". "ne povi ne fari" = "ne ekzistas X tiel kiel Y estas ne-vera" = "por ciu X, Y estas vera", kiu estas pli forta deklaro ol "povi fari" = "ekzistas X tiel kiel Y estas vera".

--Jacob SCHWARTZ

Do, "Mi ne povas ne admiri vin" signifas "Ne troveblas situacio kia malkapabligus min admiri vin"? Ĉu ĝia nuna uzo kiel fortigo (= "Mi admiregas vin!") tamen ne estas idiotismeca?

--Bab

Ho, interese. Eble mi ne sufiĉe atentis la difinon! Mia unua reago al via demando estas diri ke mi komprenas la tekston kiel diri "mi ne nur admiras vin, sed ne povus ne-admiri eĉ se mi provus." Kaj ĉu tio aldonas fortecon al la admireco? Mi dirus ke jes. Sed mi ne dirus ke mi komprenas ĝin kiel "mi admiregas vin", krom laŭ la vojo de tiu signifo kiun mi ĵus donis. Do mi ne scias la respondon. --Jacob SCHWARTZ

Kaj denove, kio validigas unu esprimon "idiotismo" dum alia ne? Ĉu esprimoj tuj aŭ iom-post-iom kompreneblaj per logiko kaj vort-kunmetado povas esti "idiotismoj"? Laŭ mi, jes - se ili estas fremdaj al aliaj lingvoj kaj alilingvanoj devas aparte parkerigi ilin. Tiubaze mi dirus ke

  • "Ne povi ne" estas idiotismo - mi devis lerni ĝian uzadon de aliaj esperantistoj. Nelernunte, mi dirus "Ne povi eviti (ion) fari" laŭ mia propra lingvo. Ĝi estas tute logika, sed kontraŭas al la kutima uzado de Esperanto.
  • "Ĝisosta" estas idiotismo, kiun mi same lernis de aliaj. Laŭ mia propra lingvo, mi dirus "trakorpa", "traega", "traosta" ks. sed ne nur ĝisosta!

Eble kelkaj ekstereŭropanoj eĉ postulus ke "El mia vidpunkto" estas kaj metaforo kaj idiotismo - ĉar oni devas aparte parkerigi ĝin.

--Bab

Cetere, ke io estas metaforo ne "malidiotismigas" la aferon. Mi nun citu la tekston pri "veni al iu en la kapon" kiel mi antaŭe promesis:

La Fontoj de Esperanto far D. B. Gregor eldonis Eldonejo Kardo, Glasgow, 1982

ISBN: 0 905149 18 1

p. 20, sintakso:

"Ĉar Esperanto solidiĝis sub la gvidado de slavaj aktivuloj en la unua periodo (1887-1895), estis neeviteble, ke en la lingvo enŝteliĝis ankoraŭ aliaj slavismoj; el kiuj multaj fariĝis tipaj Esperantaj iditismoj: ekz. jam ne (sed ankaŭ L[atina] jam non), kiel eble plej (bone), ne parolante jam (P[ola] nie m?wiac´ juz^), veni al iu en la kapon."

Mi konfesas, ke ne ĉiujn tiujn mi aŭdis, sed mi ne estas aktivega esperantisto, kaj mi fidemas je D. B. Gregor, kiu plenumis studon sciencan.

--Bab

Mi opinias ke la jena diraĵo ne estas bona:

Ĉu esprimoj tuj aŭ iom-post-iom kompreneblaj per logiko kaj vort-kunmetado povas esti "idiotismoj"? Laŭ mi, jes - se ili estas fremdaj al aliaj lingvoj kaj alilingvanoj devas aparte parkerigi ilin.

Kiam mi diras "komprenebla laŭ la unuopaj partoj", mi intencas ke ĝi estas kompreneble sendepende de iuj ajn aliaj lingvoj. Do "komprenebla" ne temas pri ĉu veraj homoj komprenas ĝin. Mi difinus ĝin jene: Se oni havas liston de ĉiuj vorteroj kaj signifoj, kaj oni havas liston de ĉiuj reguloj de la lingvo... idiotismoj estas tiuj aferoj kiujn tiu homo ne povus krei el tiuj partoj. Do tiu ĉi difino evitas diskuton pri "kompreno". Idiotismoj estas tiuj aferoj kiujn oni devas lerni aparte de la radikoj kaj la reguloj. Ili estas ne regulaĵoj. Kaj via citata fonto idikas tiun kun ekzemploj kiel "jam ne" (kie "ne jam" estas la ĝuste laŭgramatika vojo). Multaj multaj anglaj idiotismoj temas pri tute ne-laŭgramatikaj uzoj de vortoj. Do ekzemple "to knock someone up" ("frapi iun supre") signifas "to make someone pregnant" ("gravedigi"), sed mia traduko al Esperanto eĉ ne bonas, ĉar "up" en tiu ĉi kazo havas tute ne gramatikan funkcion -- kaj tio estas eĉ antaŭ mencii ke ne temas pri iu ajn frapado aŭ iu ajn supreco. Tiaj estas laŭ mi idiotismoj. Sed eble mi estas influita de mia denaska lingvo.

Kaj povas esti la fonto de idiotismo estas metaforo, sed ĝi evoluis al idiotismo. La agnoskas ke la limo inter tiuj aferoj eble estas nefiksita, do estas bone ke ni diskutas.

Ankaŭ mi debatas kiom ni akceptu neregulaĵojn kiujn eniris la lingvon per misuzu de la parolantoj. Kiel via fonto indikas, estis la misuzo de slavaj parolantoj kiuj sufiĉe firme fiksis tiujn en la lingvo. Do kiam estas idiotismo sufiĉe konata por esti en la lingvo kaj kiam estas ĝi sufiĉe ne konata ke ni povas frue rekoni ĝin kiel malamiko de la lingvo kaj ne helpi ĝin plu eniri?

(Kaj "ne povi eviti" estas tute bona. Kial ne uzu ĝin? "kontraŭas al la kutima uzado"? Vi estas uzanto, ĉu ne, kaj vi jam sufiĉe diras ke vi volas ŝanĝi la komunan uzadon per via uzado, do kial cedi pri tiu ĉi afero kaj ne la aliaj? Uzu ĝin.)

Do, mi cedos ke "ĝisosta" estas idiotismo. Kaj mi ankoraŭ ne kredas ke "ne povi ne fari" estas, ĉar "ne povi eviti fari" ktp estas tute bonaj laŭgramatikaj revotrumadoj de tiuj kiuj havas la saman sencon. No estas nenio speciala pri la ĝusta ordo "ne povi ne fari". Sed mi ne volas plu debati, do mi cedas.

--Jacob SCHWARTZ


Ĉiuokaze, kiel oni scias ĉu idiotismo estas en Esperanto aŭ ne? Se mi, ne sciante ke io en mia lingvo estas idiotismo (kiu ŝajne estas la situacio, laŭ tiu ĉi diskuto), kaj mi diras ion en Esperanto laŭ mia denaska lingva idiotismo, kaj aliaj eŭropanlingvanoj komprenas min, ĉu tio signifas ke la idiotismo estas en la lingvo? Mi kredus ke ne. Kaj se iuj vortaĵoj kiujn ni uzas estas idiotismo (aŭ ne universale komprenita metaforo), ni provu rekoni tion kaj forigi ilin el nia lingvaĵo, ne kontribui al la oficialecon per nomi ilin Esperantajn idiotismojn kaj kuraĝigi aliajn uzi ilin. --Jacob SCHWARTZ


"Kajmani" laŭ mia scio NE ekzistas en iu eŭropa lingvo! :-) --Bab

Kaj kiu sugestis male? --Jacob SCHWARTZ

Mi pardonpetas, Chuck, sed ĉu "maltrinki" kaj "maltrinkejo" estas idiotismoj? Eble ni kreu paĝon por slango kaj aldonu slangaĵojn (ĉu idiotismoj aŭ ne) kiel tiuj al ĝi? (Kaj, eble mia aldono "volapukaĵo" ne estas idiotismo, kaj povas esti metita tie.) --Jacob SCHWARTZ


Fakte, mi ne scias ĉu ĝi estas idiotismo aŭ slango, do ŝajne paĝoj pri slangaĵoj bonas ankaŭ... --Chuck SMITH


Laŭ mi idiotismeco ne dependas je la malfacileco, kun kiu iu lernas vorton aŭ frazon. Tio sensencas, ĉar ĉiu lingvo estas iel malfacila al multaj homoj tra la mondo. Laŭ tia logiko, oni povus diri, ke la vorto la estas idiotismo, ĉar multaj lingvoj ne havas difinitan artikolon.

Mi ja aŭdis krokodili, aligatori, kaj kajmani. Mi neniam aŭdis gaviali, sed mi akceptas ĝin.

Maltrinki ne estas vere idiotismo. Pisi ja estas malo de trinki (kvankam ne la unuopa). Se oni volas konsideri ĝin idiotismo--ho, ve--estas senlima kvanto da aliaj tiaj vortoj, ĉar oni ĉiam povas konstrui novajn.

Ne povi ne laŭ mi povas esti idiotismo, se oni uzas ĝin anstataŭ -eg-. Mi aŭdas tian esprimon angle, sed neniam esperante.

Kion vi pensas pri la uzo de ali- kvazaŭ tabelvorton? (Ekz. alie = aliloke, aliam = alitempe/alifoje, aliel = alimaniere, alial = alikiale, alies = de aliulo, ...) Ĉu tio ĉi ne estas idiotismo? Tia uzo ja plaĉus al mi, sed bedaŭrinde la vortoj alia kaj alie jam havas aliajn signifojn.

Interese, sed iom flanke, to knock someone up en Britio signifas nur frapi ies pordon, kio pli sencas. Eble la usona signifo iel venis de la brita.

--Sennomo

Laŭ mi Pisi *NE* estas la malo de "trinki" - trinki estas enpreni likvaĵon per la buŝo - ĉu maltrinki ne estus pli logike elpreni likvaĵon per la buŝo? (ekz: vomi likvaĵon). Kaj cetere, pisi fiziologie ne estas la malo de "trinki" - kion do oni nomus ŝviti, feki, ktp (oni ankaŭ perdas likvaĵon per tiuj agoj) - do mi konkludas ke se ni uzus maltrinki por pisi, tio estus idiotismo/ esperanta esprimo. Kaj ĝoje oni ne pisas kion oni trinkas sed aliajn aĵojn elektitaj en la renoj!

--pilko

Mi skribas nur por aserti ke estis mi kiu elpensis 'bonan tageron!' Fakte mi uzis ĝin nur malmulte kaj nun mi preferas `bkt,' kiu signifas 'bonan koncernan tagparton.'

Ho jes, mi volas diri ke mi malsamopinias kun pilko, ke maltrinki estas pisi; maldrinki estas vomi; Malpilko estas KriZe.

--KriZe

Ĉu la sufikso -iĉ- povus esti idiotismo?

Reiri al la paĝo "Esperantaj Idiotismoj".