Diskuto:Esperanto-Kongreso

Mi vere ne emas pedantumi, sed kursoj kaj familiaj renkontiĝoj laŭ mi ne estas kongresoj. Mia propono: supertitolo estu [Esperanto-Aranĝo] kaj subtitoloj: [Esperanto-Kongreso], [Esperanto-Kurso] ktp. Ĉu bone? --Unukorno

Bone! Faru!  :-) --Chuck SMITH

Jes, do ni nomi ĝin "aranĝo" aŭ "kunveno" aŭ "renkontiĝo". Eble "aranĝo" estas plej ĝenerala. Sed mi ne bone komprenas kial vi ne konsideras tiujn esti kongresoj (kaj aliaj jes). Ĉu vi konsentas ke ĉiuj estas kunvenoj? Laŭ mi "kongreso" estas nur granda aŭ serioza kunveno, do eble kelkaj aferoj tie ne estas sufiĉe grandaj aŭ seriozaj (sen prelegoj, ekzemple) por esti "kongreso" kaj estas nur "renkontiĝoj" aŭ "kunvenoj". Sed mi ne konsentas kun via listo (aŭ opinias ĝin memkohera). Ekzemple, familiaj aranĝoj tie ja estas kongresoj, grandaj kaj seriozaj. Almenaŭ la IF estu en la sama kategorio kun la IS (ĉu kongreso aŭ ne), ĉar ĝi estas nur daŭrigo de la IS-a etoso kiu kreiĝis kiam IS-anoj fariĝis tro-aĝa por iri al IS kaj havis familion. Kaj pri la kursoj -- fakte, unu el la "kursoj" estas "kurskunveno" do ĝi celas esti renkontiĝo, kaj NASK al mi estas la plej proksima afero en usono al internacia esperanto-renkontiĝo (ja estas multaj prezentaĵoj kulturaj) -- do mi eĉ rekomendas ke homoj partoprenu ĝin pro la renkontiĝeco pli ol pro la kursoj. Sed ĉiuokaze, mi opinias ke ni ŝanĝu la nomon al "renkontiĝo" aŭ "kunveno" aŭ "aranĝo", kaj tio solvus la problemon sen disputo pri kio estas kongreso aŭ ne. --Jacob SCHWARTZ

Aldone, ĉu "Esperanto ĉe Interreto" ne estu sub TEJO-seminario? Ĝi komenciĝis kiel aparta aranĝo, sed ekde la dua okazo ĝi estas organizata kiel TEJO-seminario. Kaj se ni listu ĝin sub TEJO-seminario, ĉu tio signifas ke ĝi nur aperu en tiu paĝo (kaj ne ĉi tie), aŭ ĉu estu sublisto sub la listero "TEJO-seminario"? --Jacob SCHWARTZ

Reiri al la paĝo "Esperanto-Kongreso".