Diskuto:Esperanto-renkontiĝo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by JabieroKubo in topic Paralela Universo

La difino "Esperanto-renkontiĝo estas aranĝo, kie oni parolas Esperanton" ŝajnas al mi malforta. En ĉiu ajn aranĝo oni povas paroli Esperanton. Eĉ se dum iu aranĝo oni plejparte parolas Esperanton, ĝi ne nepre estas Esperanto-aranĝo. Por ke aranĝo estas Esperanto-renkontiĝo necesas, laŭ mi, ke Esperanto estas temo, celo aŭ io simila. Aŭ ĉu aranĝo, kie oni parolas la anglan, estas nepre "renkontiĝo pri la angla lingvo"? --ismo 22:27, 23. Nov 2004 (UTC)

Mi ĵus (provizore) ŝanĝis la difinon al "Esperanto-renkontiĝo estas aranĝo, kie ĉiuj partoprenantoj praktikas Esperanton." Ĉu pli taŭga?
--VerdLanco 21:48, 24. Nov 2004 (UTC)
He, ĝi ne estas precize tio, kion mi celis, sed eble ja estas ĉi-rilate diferenco inter Eo kaj aliaj lingvoj. Eble vere ĉiu kunveno de Eo-praktikantoj estas regata de lingvaj temoj, tiel ke indas nomi ĝin laŭ la lingvo. En aliaj lingvoj oni certe ne tiel procedus. Sed verŝajne Eo (ankoraŭ?) ne estas tiurilate "normala". Ekzemple la magazino MONATO ja havis la intencon tute ne trakti movadajn temojn, kaj tamen multaj artikoloj traktas lingvajn temojn, pli ol en alilingvaj magazinoj. -- ismo 22:08, 24. Nov 2004 (UTC)

Kiujn renkontiĝojn mencii? redakti

Ĉu mencii ĉiun esperanto-renkontiĝon? Ĉu eĉ kiam ĝi okazis nur unufojon? Mi proponas limigi mencion al aranĝoj kiuj:

  • okazis/planitas jam minimume kvin fojojn, kaj:
  • allogis entute (tra la jaroj) minimume 100 personojn.

-- RobKeetlaer 2006-04-15 22:44 (UTC+2)

Ordigado redakti

Pli kaj pli da renkontiĝoj ekaperas en tiu artikolo, kiu plej ŝajnas kiel terura anarea reto. Mi timas ke ĝi iom post iom iĝi tiom neklara... Eble jam temp' está por reoridigi la tutan artikolon...--Alekĉjo 00:14, 18. Nov 2008 (UTC)

Paralela Universo redakti

Mi aldonis la Aranĝon Paralela Universo. Kiu jam okazis 4 foje (ne 5) sed ĝi estas rekonata internacia aranĝo.
Mi ankaŭ aldonis ekteran ligilon al https://eventaservo.org/ kiu estas nova tre bona kaj profesie programita retejo por e-renkontiĝoj.
Pri Kubo: mi rekomendas forigi tiun "Nacia Ago-Tago" apenaŭ organizita kaj mi memaldonis KERo kiu jam okazis 6 foje kaj estas elstara ĉiujara renkontiĝo (eĉ pli granda ol la Nacia Kongreso de KEA). Baldaŭ mi verkos ambaŭ artikolojn.
JabieroKubo (diskuto) 07:06, 9 jan. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Esperanto-renkontiĝo".