Diskuto:Esperanto kaj Ido komparataj

La diskuto pri "internacieco" estas absoluta stultaĵo pro du kialoj:

  • Haveblas tie nur manpleno da vortoj, eble elektitaj por pruvi la pravecon de la Ido-perspektivo, kaj
  • Haveblas tie nur manpleno da lingvoj, kiu supozeble celas montri ke Ido estas tre similaj al multaj lingvoj, tamen tie estas nur kvar okcident-eŭropaj lingvoj.

Por helpi la problmeon, necesas argumenti ke Ido fakte NE estas tre internacieca, sed simila nur al kelkaj parencaj lingvoj, aŭ montri komparojn kun rusa, pola, hungara kaj greka lingvoj, por klarigi kiel Esperanto kaj Ido malsamas en ĝiaj provoj esti internaciecaj. KriZe 15:18, 11. Apr 2006 (UTC)

Referencoj redakti

Iu el vi konas la referencojn pri la jena frazo?

"Tion foje oni uzas en beletro: estas itala teatraĵo, kiu enhavis dialogon en du dialektoj de la itala lingvo. Kiam oni tradukis ĝin, Esperanto kaj Ido reprezentis la du dialektojn. Samkiel dialektoj servas kiel fonto por novaj vortoj en etnaj literaturaj lingvoj, ankaŭ Ido donis multajn neologismojn al Esperanto (speciale en poezio por anstataŭo de "longaj" vortoj kun prefikso mal-)."

Mi volas scii pri kiuj dialektojn tie oni aludas kaj pri kiu teatraĵo ankaŭ.Dankon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  03:33, 6 Feb. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Esperanto kaj Ido komparataj".