Diskuto:Fervoja elektra sistemo

La esprimo tensiga ne estas por mi komprenebla. Ne eblas regule derivi ĝin de tensio; krome ĝi temas ne pri tensio, sed pri elektro ĝenerale. Derivado de tenso ne donas sencon. – Aisano 20:35, 8. Okt 2009 (UTC)

Eble: Fervoja elektra kurenta sistemo; sed la tensioj estas gravaj 3000 Voltoj konstanta kurento aŭ 15000 Voltoj alterna kurento aŭ trifazaj kurentaj sistemoj. 15 Jun. 2011 217.8.209.96

Jes, la tensio eble estas grava, sed ne la tenso, kiu estas gramatika koncepto. Laŭ mi "elektra" kaj "kurenta" esprimas pli-malpli lo saman; do sufiĉas fervoja elektra sistemo. -- Aisano 13:59, 18 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi pensas, ke fervoja elektra sistemo estas pli bone komprenebla ol la nuna titolo. Krome "tensia" anstataŭ "tensiga" (mi ne komprenas tion) ja ne bone rilatas al la alterna kurento. Do ni uzu pli ĝeneralan vorton kiel duan parton, ĉu ne? Amike --Tlustulimu 15:49, 18 Jun. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo jam estis alinomita. Sed la nomparto "tensiiga" sonas tre strange. Kion vi pensas pri tio, Aisano? --Tlustulimu 12:50, 20 Jun. 2011 (UTC)

✔ Farite. Jam ĝi estas ŝanĝita al fervoja elektra sistemo, ĉar la vorto tensiiga estas apenaŭ kompreneblas. Mi iomete ŝanĝetis la enkondukan parton de la artikolo. Ĉu iu spertulo povus kontroli, ĉu nun ĝi estas pli bona? --Tlustulimu 19:26, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Kion signifas "tensiiga"? redakti

Saluton. Mi pensas, ke la vorto "tensiiga" estas same sensenca kiel estis la antaŭa "tensiga". Strange krome, ke nediskutinto alinomigis, sen atenti interkonsenton pri pli konvena titolo. Tial mi proponas, ke ni denove alinomigu. Sed ĉifoje post interkonsento pri taŭga titolo. Mi proponas "Fervoja kurenta sistemo", ĉar tio ne uzas malofte uzatajn vortojn. Kial komplike, se eblas facile?

IP-uloj, bonvolu ne okupiĝu pri la titolo, ĉar vi ne povas ĝuste kaj laŭlicence alinomigi. Tion nur povas fari alsalutintaj uzantoj. --Tlustulimu 21:04, 26 Jul. 2011 (UTC)

Ĉar tensiiga apenaŭ kompreneblas, mi ĵus alinomigis denove. Vidu la antaŭan diskuton. --Tlustulimu 19:27, 20 Aŭg. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Fervoja elektra sistemo".