Diskuto:Fidel Castro

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Kani in topic Diktatoro

Ĉu li estas la diktaturo aŭ li estras la diktaturo? Fejikso

Laŭ PIV2, "diktaturo" estas "diktatoreco". Aŭ li estas diktatoro, aŭ estras diktaturon. :) --Briono 00:18, 19. Okt 2003 (UTC)


Mi ŝanĝigis la paĝon al "estras Kubon", ĉar komence (tuj post la revolucio) estrado certe ne estis diktatora. Ĝi nur iĝis diktatora iom post iom, kaj pro tio oni ne diru ke li "estras la diktaturon de Kubo ekde ... la 16-an de Februaro 1959", ĉar tiam ĝi ne estis diktaturo. Eble oni povas mencii la diktatorecon de lia estrado aparte en alia loko de la paĝo.

Mi malkonsentas. Ke li estas la diktatoro de Kubo aperu en la unua paragrafo, ĉar la unua paragrafo -- kiam temas pri vivanta homo -- resumu la nunan postenon de la koncerna homo. Poste en la artikolo, kiam oni parolas pri vivhistorio, oni povas tiam mencii ke komence ne estis diktaturo. Ĉiukaze, vidu la diskutpaĝon en la anglalingva versio de la artikolo: se oni ne zorge ekvilibras menciojn de lia malboneco kaj mencioj de liaj kelkaj plibonigoj de kuba vivo (alfabeteco, sano), oni senĉese kritikos. :-\ Kriĉjo 14:00, 19. Okt 2003 (UTC)

Castro, Fidel: dokumentnumero: 373.104-B.Esp-


La Historio absolvos min / Fidel Castro. Eld.: Niurka Escalante. Trad.: Asociación Cubana de Esperanto. -

  Habana: Martí, 1984. -

62 p. (Eldona^joj en Fremdaj Lingvoj)

 ^slosilvorto(j): tekstoj hispanlingvaj: tradukoj Esperantaj;  tradukoj
                  Esperantaj: hispanlingvaj tekstoj;  Kubo: revolucioj; 
                  revolucioj: Kubo
        dokumento: bro^suro Esperanta

Ĉi tiu artikolo estas neneŭtrala. Ĝi tute ne prezentas kritikon de la diktatoreca regado de Castro, ĝi diras nenion pri akuzoj je miloj da hom-malaperoj en Kubo dum lia regado. --Lohengrin (diskuto) 12:54, 7 Nov. 2013 (UTC)

Diktatoro redakti

Kiam oni parolu pri diktatoreco necesas precizigi pri kio temas, ĉu pri akaparo de povoj kontraŭ povodisigo, aŭ pri nuligo de opoziciantoj aŭ eĉ pri ties mortigo. En ĉiu okazo necesas referencoj, ĉar alimaniere tio konvertiĝos en redaktkoflikto kaj manko de objektiveco. Ne sufiĉas persona konsidero de la redaktanto.--kani (diskuto) 21:12, 27 nov. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Fidel Castro".