Mi ne komprenas la rilaton de tiuj sensiloj al revo:debit. Krome la titolo pli bonus malplurale. --:) 01:48, 5. Feb 2004 (UTC)

En ekonomika aro debito (ne debeto!) estas fluo de mono. En teknika aro debito estas fluo de fluido aŭ fluo de gaso. En ĝenerale estas fluo aŭ pli bone kvanto de fluo. Ekzemple en nederlandan estas "debietmeting"

Ĉu ne sufiĉas Flusensilo?
Mi serĉis tamen kaj vidis, ke la signifo ĉe ReVo estas la plej ofta, kvankam multaj estas kopioj el DMoz. Tamen Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora) difinas "aerkvanto dum tempunuo".
-- :) 03:12, 9. Feb 2004 (UTC)
Laŭ la reta versio de PIV, la difino de sensilo respondas nur al fiziologiaj reagoj, ne al reagoj de aparatoj al fizikaj fenomenoj, kiu rilatas al sentoj, la termino sentilo taŭgas pli bone, vidu: http://vortaro.net/#sento . Ĉu oni devu ŝanĝi sensilo per sentilo pri ĉiuj titoloj de artikoloj, kiel temperatursensilo, premsensilo, nivelsensilo, ktp?
Same laŭ la reta versio de PIV, la difino de debito respondas nur al mono cirkulado, ne pri pri fluo de fluidoj, vidu: http://vortaro.net/#debito .
Estas do kial mi proponis fluecosentilon anstataŭ debitdensilon. -- DidCORN, la 16-a de aprilo 2013 12::00 (UTC)
Ekzistas la terminon fluometro en NPIV por Aparato, por mezuri la rapidecon de fluo (ekz. en rivero), do mi proponas alinomi tiun artikolon al fluometro. -- DidCORN, la 14-a de marto 2017, 14::00 (UTC)
Farite.-- DidCORN, la 22-a de marto 2017, 21::00 (UTC)

Turbinonumeratoro? redakti

Ĉu turbinonumeratoro estas la bona faka termino ? Ĉu turbinofluometro ne estas pli taŭga kaj klara vorto ? --DidCORN la 23-a de marto 2017, 10:25, (UTC)

Reiri al la paĝo "Fluometro".