Diskuto:Galilejo

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Kani in topic Ampleksigo

Kio estas "falito"? -- Paŭlo

Mi ŝanĝis la tekston: falitoj -> falantaj objektoj.

Laŭ miaj informoj la afero pri la katolIka eklezio kaj Galileo estas plejparte mita. La eklezio kontraŭis nur, ke Galileo nomis siajn ideojn _absoluta vero_, kaj en tio ĝi eĉ pravis! La eklezio ne devigis lin malkonfesi siajn ideojn. Li faris tion plejparte propravole. Kaj li neniam vere estis malliberigita. Tute certe li ne diris "Kaj tamen ĝi moviĝas". Tio estas tute fikcia inventaĵo. Mia fonto pri ĉio ĉi estas la libro "Lexikon der populären Irrtümer" ("Leksikono de popularaj Misinformoj") de Krämer kaj Trenkler. Mi tamen ne sufiĉe kompetentas por kuraĝi reverki la artikolon pri Galileo. Almenaŭ indas forigi la mencion de la mita "Kaj tamen ĝi moviĝas". Bertilo WENNERGREN

Ĉu ne estus korekte diri suncentrismo anstataŭ heliocentrismo?

"Suncentrismo" estas multe pli bona vorto ol "heliocentrismo" por la celita signifo. Efektive "heliocentra" en la Nova PIV havas tute alispecan signifon: "Mezurata rilate al la centro de Suno". Sekve heliocentrismo estas io tute alia ol suncentrismo. "Bertilo WENNERGREN

Izraelia regiono redakti

Kiel oni nomas Esperante la israelan regionon Galil? Ĉu Galilio?

Galileo! Cetere entajpu 'Attila the hun wikipedia' en google , poste denove korektu 475 RK

Ampleksigo redakti

Mi ampleksigis la enkondukon kaj la historion, sed haltis ĉe la kazo Galileo kontraŭ la Eklezio. Tie necesas iu pli bone dokumentita aŭ simple pli interesita en la afero.--kani (diskuto) 22:31, 22 maj. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Galilejo".