Diskuto:Germanlingva literaturo

Kion fari: Mi ĵus kreis artikolon pri Hermann HESSE, kiu naskiĝis en Germanio, sed en 1923 fariĝis svisa civitano. Ĉu oni metu lin en la vicon de germanaj aŭ svisaj aŭtoroj?

--Unukorno

Li estas germana aŭtoro. Ekzemple, Danto verkis siajn ĉefajn verkojn en ekzilo en Ravenna, sed neniu rigardas lin kiel aŭtoro de Ravenna, sed anstataŭ kiel florenca aŭtoro. Simile, Joyce loĝis kaj verkis en Francio kaj Italio, sed neniu rigardas lin kiel itala aŭ franca aŭtoro. --Stefano KALB

Dankon, Stefano! Mi iom hezitemis, ĉar HESSE ja ne nur ekloĝis en Svislando, sed eĉ iĝis svisa ŝtatano, do evidente volis esti sviso. Sed ĉiu eŭropano lin konsideras germano, do mi sekvis vian konsilon kaj metis lin inter la germanajn aŭtorojn. --Unukorno


Redaktinda redakti

La artikolo nun estas nur listo (kion povas pli taŭge anstataŭi ordigon en kategorioj de la artikoloj). Indus redakti ian veran artikolon (vidu ekzemple la germanlingvan artikolon). --Arno Lagrange  08:38, 9. Aŭg 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Germanlingva literaturo".