Diskuto:Golfo (sporto)

Ambiguo de "Truo" redakti

La artikolo nun uzas "truo" ne nur por la efektiva truo (en kiun oni batu la pilkon) sed ankaŭ por la kelkcentmetra vojo laŭ kiu oni batadu la pilkon direkte al la truo. Tio ŝajnas anglismo laŭ mi (anglalingvaj golfistoj uzas "hole" por ambaŭ nocioj, sed la dua estas evidenta slangaĵo). Ĉu estas ia pli taŭga esprimo? "Truvojo"? "Ludvojo"? Simple "vojo"? "gazonpeco" (en difino de "golfo" en PIV2)? Mi ne scias, sed diri "truo" por la longa vojo al la reala truo ŝajnas iel netaŭge. Mi serĉis esperantan golfterminaron sed ne trovis - ĉu ekzistas ie? Goulo 10:36, 27. Jan 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Golfo (sporto)".