Diskuto:Gorkija Aŭtomobila Uzino

Al mi ne tre plaĉas la uzo de la rusa adjektivo "Gorjkovskij" en la gramatika senco de esperanta adjektivo. Ja eblas transpreni alilingvajn substantivojn, se ili estas nomoj, sed ĉu adjektivoj? Tio signifus, ke necesas iom scii la gramatikon de ĉiuj lingvoj.

Ĉu ne prefere "aŭtomobila uzino de Gorki", aŭ simile? -- Umberto 17:39, 24. Feb 2005 (UTC)

Estas nomo de la uzino -- "Gorjkovskij". Same kiel "Ford" aŭ "Fiat". Kun ŝanĝo de la urbonomo, la uzinonomo ne ŝanĝiĝis -- ĝi plu restas konata kiel GAZ. Do, la uzo "Gorjkovskij aŭtomobila uzino" ŝajnas al mi tute bona. - Slavik IVANOV 08:57, 25. Feb 2005 (UTC)

Se Gorkij estas la nomo uzata en E-o por la urbo, ŝajnas rekomendinde skribi Gorkija Aŭtomobila Uzino. Cetere ankaŭ mi konis ĝin sub la nomo GAZ. Montanesko 18:32, 25. Feb 2005 (UTC)

Do, mi aŭdacis movi ĝin al "GAZ", kiu estis ĝis nun malplena -- do ne aperas konflikto. - Slavik IVANOV 11:59, 26. Feb 2005 (UTC)


Nevole protektita paĝo redakti

Bonvolu pardoni ke vi trovas ĉi paĝon protektita. Mi nur volis kontroli ĉu bone funkcias protektado kaj malprotektado de paĝoj kaj ve! konstatis ke nur funkcias la protektado kaj ne la mal- !!! Atende ke iu solvos tio bonvolu redakti en la diskutpaĝo kaj enmetos la redaktaĵon administranto. Arno Lagrange  06:51, 26. Jan 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Gorkija Aŭtomobila Uzino".