Diskuto:Greenpeace

Mi planas esperantigi la artikoltitolon (Greenpeace al Verdpaco). Ĉu iu kontraŭas? --Internaciulo 16:45, 8. Maj 2006 (UTC)

La kutima nomo en esperanto estas "Verda paco". Oni ne povas elizii adjektivon. PaulP 21:02, 8. Maj 2006 (UTC)
Sed je la 16:45 vi demandis, ĉu iu kontraŭas, kaj en la sama tago vi jam faris la ŝanĝon? Do kial peti la opinion de aliaj, se vi eĉ ne atentas nek atendas ĝin?
Verda paco se vi preferas. He, PaulP, ĉu mi devus atendi la tutan semajnon por modifii artikolon post peti opinion de aliaj? Multaj vikipediistoj ŝanĝas artikolojn sen antaŭaj interkonsentoj. Mi avertis 6 horojn antaŭe kaj mi eĉ parolis pri ĝi en la diskutejo. Nun Narvalo revenis al la antaŭa nomo, kontraŭante tiel mian propozon, sen entute atendi interkonsenton. --Internaciulo 07:16, 9. Maj 2006 (UTC)
Ni bezonas pli fortan argumenton por nomoj, kiujn neniu nacio adoptas, tradukas al sia lingvo. Narvalo 08:59, 9. Maj 2006 (UTC)
Ĉar PaulP menciis la temon de eliziado de adjektivo, mi volas pliprecizigi, ke kunmetado de du substantivoj ne estas eliziado de adjektivo. Ekzemple "dikfingro" ne estas "dika fingro", sed "fingro karakterizata per dik(ec)o". Same eblus paroli pri io karakterizata per sia verd(ec)o. Sed per tio mi ne volas kontraŭi jam akceptitan nomon. – Umberto 07:25, 9. Maj 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Greenpeace".