Diskuto:Habitato (ekologio)

Habitato: neoficiala malofta vorto redakti

Habitato estas vorto, ne nur neoficiala, sed ankaŭ sufiĉe malofta (ekzemple ĝi ne troviĝas en ReVo). Miaopinie, pli ofte uzataj, kaj tial uzindaj, estas vortoj kiel vivejo aŭ, eble pli bone, vivmedio. Ĉu ne estus konvene ŝanĝi la titolon do? Dankon :) --Eiriarte 16:41, 14 Sep. 2011 (UTC)

Jes kial ne, sed konsideru ankaŭ ke en nia vikipedio uzi fakvorto devas esti ebla kiel en multaj aliaj vikipediaj. Vidu sube.

ca:Hàbitat da:Habitat de:Habitat en:Habitat es:Hábitat fr:Habitat (écologie) id:Habitat it:Habitat ja:生息地 jv:Habitat la:Habitatio lt:Buveinė ms:Habitat nl:Habitat nn:Habitat no:Habitat oc:Abitat pt:Habitat ro:Habitat ru:Ареал sah:Ареал simple:Habitat sl:Habitat (ekologija) sv:Habitat tr:Habitat --pino 18:11, 14 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Mi trovis la vorton "habitato" en la granda vortaro de Krause "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch". Do ĝi ekzistas. Krome ĝi troviĝas en Nova PIV, sur paĝo 421. Do mi ne scius kialon ne uzi ĝin. Kaj la supra listo bone montras, ke facile aplikeblas la 15a regulo de la Fundamento. --Tlustulimu 18:24, 14 Sep. 2011 (UTC)
Dankon pro la respondoj. Bedaŭrinde la 15a regulo estas iom "interpretebla", do estas sufiĉe da diskutado pri kiam oni rajtas apliki ĝin, ktp. Ekzemple la radikon habitat multaj lingvoj prenis, efektive, sed ĉefe hindeŭropaj lingvoj, kaj ŝajnas ke nek la ĉina, nek la araba, nek la hinda prenas ĝin. Tial multaj fakuloj dirus ke habitat estas nesufiĉe "internacia" por ĝin uzi laŭ la 15a regulo.
Tamen, aliflanke, estas vere, ke habitato estas iom faka vorto, do laŭ mi eble ne tro multe gravas, se oni uzas ĝin en fakaj kuntekstoj. Por mi estas multe pli konsternantaj aliaj vortoj kiel trista, kurta, ktp. Do, eble, anstataŭ ŝanĝi la titolon, eble estus bone simple aldoni alternativon en la difino, ekz.: , ankaŭ nomata vivmedio, aŭ vivejo, (tiajn aferojn mi legis en multaj aliaj artikoloj, kaj tiujn du vortojn mi trovis ankaŭ en vortaroj --kiel traduko de habitat-- konkrete en la vortaro "Fernando de Diego", kaj en GramTrans.com). Tio eble kontentigus ĉiujn vidpunktojn, ĉu ne? --Eiriarte 20:11, 16 Sep. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Habitato (ekologio)".