Diskuto:Hayao Miyazaki

Ĝenerala koncepto kun filmoj kiuj ne ekzistas oficiale en Esperanto redakti

Mi produktis kelkajn artikolojn pri la plej gravaj filmoj de Miyazaki Hayao, kaj uzis tradukitajn/hipotezajn esperantajn nomojn por tiuj filmoj, kiel "La vojaĝo de Ĉihiro". Mi uzis tion ankaŭ kiel kapvorto. Kaj ankaŭ en la listo de la ĉefaj personaj mi uzis hipotezajn esperantajn nomojn, memkompreneble plej proksime al la japana originalo, ĉar ĝis nun oficiala versio en Esperanto ne ekzistas.

Ĉu tio pravas ? Mi pensas ke ne estas praktika uzi la originalajn nomojn (nek en originala japana skribo nek transskribita laŭ la Hepburna metodo), ĉar la legantoj volas legi la nomojn laŭ la esperantaj reguloj. Simpla transliterumo de la japanaj nomoj en esperanta transskribo ankaŭ ne estas bona, ĉar ne ĉiuj nomoj estas "veraj nomoj" kaj tiel oni ne povus kompreni la signifon. Ekz. mi ne skribis "Kaonaŝi" (esperante) por la fantomo "Kao-nashi" (hepburn-japane) en tiu filmo, mi skribis "Senvizaĝo" por doni la saman impreson al esperantaj legantoj kiel al japanoj. Kaj mi skribis "Avĉjo" anstataŭ "Ojiisan" ktp.

Kiel vi opinias pri la problemo de la ne-oficialaj esperantaj filmaj titoloj kaj filmaj personaj nomoj ? --Allgaeuer 14:23, 30. Mar 2007 (UTC)

Mi diskutas tion nun en la Vikipedio:Diskutejo sub la titolo "Fiktivaj nomoj de filmoj". --Allgaeuer 21:47, 31. Mar 2007 (UTC)
Nun la diskuto delonge estas arkivigita: ĝi videblas ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2007_3#Fiktivaj_nomoj_de_filmoj.

Alinomigo redakti

mi proponas la alinomigon de ĉi tiu artikolo al Hayao Miyazaki. Pro la kialo (2) de VP:NELATINA kaj laŭ VP:TA, "Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio."--Salatonbv (diskuto) 06:12, 10 Dec. 2013 (UTC)

  Farite. Nun Kategorio:Filmoj de Hayao Miyazaki estis kreita. --Salatonbv (diskuto) 01:51, 17 Dec. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Hayao Miyazaki".