Diskuto:Hejmaresto
Ĉu ne estus pli kompreneble alinomi la paĝon al hejm-aresto aŭ simple hejma aresto? Laŭ la nuna titolo hejmaresto ne estas tute klare, ĉu temas pri hejma resto aŭ hejm-aresto. Interalie, hejma resto estis la unua, pri kio mi pensis. Zuazua 18:19, 3. Apr 2010 (UTC)
- Sed nun mi legas, ke aresto estas kapto de krimulo. Aŭ oni kaptis lin hejme kaj tie arestis aŭ tiu krimulo havas punon nomata hejma malliberigo. Zuazua 18:25, 3. Apr 2010 (UTC)
- Se mi restas hejme, tio ne signifas, ke mi havas hejmareston, ĉu ne? Zuazua 18:27, 3. Apr 2010 (UTC)
Ĉu ekzistas jam enradikiĝinta formo? Tiu puno estas ĝenerala kaj verŝajne aperis jam en en E-aj tekstoj. Nu, mi kontrolis hejma maliberigo - laŭ trafoj en guglo- estas 1, hejma aresto 80, hejmaresto pli ol 900, sed multaj estas kopiaĵoj el vikipedio, tiel mi vane aldonis, ke -vikipedio. Ni atendu alparolon de pliaj personoj. Narvalo 18:41, 3. Apr 2010 (UTC)