Diskuto:Henoteismo

Ĉu ni povas konkludi ke la vorto 'enoteismo' estis rekta prunto el la itala (probable la lingvo de la kreinto de ĉi tiu artikolo)? Ŝajne preskaŭ ĉiu alia lingvo havas 'heno-', kiel ankaŭ la greka originalo. Ambaŭ vortoj ne aperas en PIV2002, do ŝajne oni elpensis la vorton speciale por la artikolo.

Mi proponas renomi al 'henoteismo'. Miĥil 22:21, 16 Jan. 2012 (UTC)

Mi trovis la vorton 'henoteismo' ankaŭ en http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_H, do mi decidis sekvi tion, kaj alinomigi la paĝon. Miĥil 22:31, 16 Jan. 2012 (UTC)

Jen alia uzo de 'henoteismo' (kaj ne 'enoteismo'): https://www.esperanto.be/fel/mon/rec/dvoj.html

Reiri al la paĝo "Henoteismo".