Diskuto:Heraldikaj koloroj

mi formetis la escepton pri flago: ĝi pli bone lokiĝu en la flago artikolo, precipe ke la reguloj por blazono ne tute similas la flagan: en blazono la regulo estas "ne estu farbo SUR farbo..." dun en flago ĝi tekstas "ne estu farbo APUD farbo".(Mi ne bone konas la flag-regulojn, sed mi fidas je kio estas skribite en la flag-artikolo). Se la flago de Vatikano spitas la regulon de flago, sub blazona formo, ĝi estus tute regula. Ĉiel, estas mallerte meti flagan ekzemplon por ilustri blazonan regulon. Cetere por mi la vorto "escepto" ne taŭgas (ja estas "escepto" en la regulo "ne estu farbo sur farbo, nek metalo sur metalo": escepte se la figuro estas partigita, se ĝi entenas alikoloraj malgrandaj akcesoraĵojn, ktp) Blazonoj kiel la Jerusalema, ne konsistigas escepton, sed malobservadon aŭ eĉ "spitadon", pro fiereco aŭ io tia.--Ssire 04:55, 29. Maj 2004 (UTC)

Sablo kun la senco nigro estas ja en PIV2002 (mi ne trovis ĝin en PIV1970), sed ĝi ŝajnas al mi malbona propono, interalie ĉar sablokolora signifas 'grize flava'. La angla/franca vorto sable signifas ne nur la heraldikan koloron, sed ankaŭ la beston, laŭ kies pelto oni nomis la koloron. Tiu besto nomiĝas en Esperanto zibelo, kaj tiu vorto supozeble havas la saman etimologion kiel sable.

Sable en la Franca (kaj eĉ en la Angla mi kredas) ne estas la nomo de zibelo (kiu fr estas zibeline). Prave por la etimologio, sed la pravigo de la elekto de sablo en esperanto kuŝas en la fakto ke la franca lingvo longtempe rolis kiel internacia lingvo por heraldiko. Cetere Zibelo (kvankam tre malofte) povas aperi kiel pelto, do necesas havi malsaman nomon.--Ssire 04:28, 21. Dec 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Heraldikaj koloroj".