Diskuto:Hiperteksto-Transiga Protokolo

Mi volas nur atentigi, ke multaj specialaj terminoj pri komputado troviĝas en la Komputada Leksikono de Sergio POKROVSKIJ. Ekzemple "ĉapo" por la Angla header. Do, anstataŭ elpensi proprajn terminojn, prefere kontrolu unue en la Komputada Leksikono.

Krome indas eviti Anglismajn sintaksaĵojn. Ne eblas ekz. "Hiperteksto Transigo Protokolo" en Esperanto. Tri O-vortoj ne povas tiamaniere interrilati. Oni devas uzi A-vortojn, vortkunmetojn aŭ ligajn prepoziciojn. Mi ŝanĝis al "Hiperteksto-Transiga Protokolo", sed eblus ankaŭ "Protokolo de Hiperteksto-Transigo" aŭ "Protokolo de Hiperteksta Transigo".

Bertilo WENNERGREN


Jes fakte mi volis uzi la Komputadan Leksikonon sed mi unue trovis mortintajn ligojn. Mi do momente rezignis pri tiu ilo, poste mi plu esploris kaj trovis atingeblajn paĝojn. Mi dankas vin Bertilon ke vi korektis ĉiujn miajn fuŝaĵetojn kaj mi estonte pli atentos main redaktadon por ne doni al aliaj kromlaboron. Tamen kial vi minuskligis la majusklan T-on de HiperTeksto kaj de HyperText ? Tamen tiu litero partoprenas en la akronimo kaj estas vasta kutimo en komputiko uzi majusklajn literojn interne de vortoj por disigi vorterojn. ArnoLagrange


kial vi minuskligis la majusklan T-on de HiperTeksto kaj de HyperText ? Tamen tiu litero partoprenas en la akronimo kaj estas vasta kutimo en komputiko uzi majusklajn literojn interne de vortoj por disigi vorterojn

Mi ne scias, ĉu mi konsekvence redaktis tiujn majusklojn. Ĉiuokaze en normala skribado oni ne uzu tiajn envortajn majusklojn. Almenaŭ tia skribo estas tute nenormala. Kiam oni okaze volas klarigi kaj evidentigi la rilaton inter plena esprimo kaj ties mallongigo, oni povas fari escepton, ja skribante tian envortan majusklon, sed normale ne. (Nur en vortoj kiel "Universala Esperanto-Asocio", kie estas dividostreko antaŭ la envorta majusklo, tiaj majuskloj estas normalaj.)

En komputado oni uzas tian skribon normale nur en nomoj de variabloj ene de fontokodo de programoj. Tio estas io tute speciala, kio ne koncernas normalan lingvaĵon.

Vidu cetere ĉe W3C la skribon HTTP - Hypertext Transfer Protocol kun minuskla "t" en "text". Ankaŭ en la Angla tia skribo estas la normalo. (Escepto estas eble reklamlingvaĵo.)

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Hiperteksto-Transiga Protokolo".